Ĥora spirado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ĥora spirado estas spirtekniko por ĥorokantistoj aŭ ankaŭ blovinstrumentistoj de plurkape okupita voĉgrupo, je kiu por auŝkultanto ne ekkoneblas spirpaŭzeto en la akustika tuteco. Por ke ili ĥore spiru, la muzikistoj ne spiras je lokoj, kiuj fakte invitas al spirado, sed je aliaj ajn, kiun ĉiu muzikisto hazarde elektas por si mem. Je kio oni eĉ foje toleras, ke unuopaj muzikistoj preterlasas dum la spirado tonojn.

Per ĉi tiu tekniko la spirpaŭzoj de la unuopaj muzikistoj distribuiĝas statistike, kaj ekestas ŝajne traira muzikfluo sen paŭzoj. Ĥoran spiradon ne nepre oni aplikas sur tutaj muzikaĵoj, sed nur tie, kie nepre evitendas spirpaŭzoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]