Ĥristo Botev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥristo BOTEV
Kovrilpaĝo de Ĥristo Botev: Elektita verkaro; Sofio, 1986
Kovrilpaĝo de Ĥristo Botev: Elektita verkaro; Sofio, 1969

Ĥristo BOTEV (bulgare Христо Ботев), estis bulgara poeto kaj revoluciulo.

Vivo

Li naskiĝis en Kalofer la 6-an de januaro 1848. Kiel 17-jarulo, li studis en Odeso, tie kontaktis la lokajn revoluciulojn kaj iĝis fervora socialisto, aparte influita de la ideoj de Bakunin. Li poste ekziliĝis en Rumanio, kie li agadis kaj aktive dediĉis sin al la organizado de la naciliberiga movado.

La 20-an de aprilo 1876 komenciĝis insurekto en Bulgario. La 16-an de majo, kun 200 aliaj ribeluloj, li trairis la Danubon pere de aŭstra ŝipo kaj elŝipiĝis en Bulgario. Post kelkaj tagoj da akra batalado, li estis mortigita la 1-an de junio 1876.

Post lia morto li iĝis nacia heroo. Eĉ nun ĉiun 2-an de junio je la 12a, oni sonorigas, kaj ĉiuj bulgaroj ekstaras por honori lian memoron.

Rete legeblaj verkoj

Eksteraj ligiloj

Kovrilpaĝo de Nikola Aleksiev: La internaciismo de Ĥristo Botev; Sofio, 1986