Saltu al enhavo

Kuriamurioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĥuria Muria)
Mapo de la insuloj Ĥuria Muria.

La insuloj Kuriamurioj[1], internacie kutimas variaĵoj de la nomigo Ĥuria MuriaKuria Muria (en araba جزر خوريا موريا; laŭlitere Ĵaza'ir Ĥuria Muria aŭ Kuria Muria, Jazā'ir Khurīyā Murīyā aŭ Khūryān Mūryān) estas grupo de kvin insuloj en la Araba Maro, je 40 km ĉe la suda marbordo de la Sultanlando de Omano. La insuloj formas parton de la distrikto Ŝalim kaj Halanijat en la gubernio Dofar. La teritorio ampleksas entute areon de 82 kvadrataj kilometroj, daŭre loĝantoj ne vivas tie.

esperanta mapo de Omano el la Poŝatlaso de la mondo el 1971, eltondaĵo el la mapo 20

Antikve tiuj insuloj estis nomataj insuloj ZenobiuZenobiiu (en greka Ζηνοβίου νησία; en latina Zenobii Insulae) aŭ Doliĥe (en greka Δολίχη). La insuloj estis menciitaj de kelkaj fruaj verkistoj kiaj Ptolemeo (vi. 7. § 47) kiu nombris ilin sep malgrandaj insuloj kuŝantaj ĉe la Golfo Ĥuria Muria (en greka Σαχαλίτης κόλπος [Saĥalites kolpos]; en latina Sinus Sachalites [Saĥalites]), ĉe la enirejo de la "Persa Golfo" (plej verŝajne la moderna Golfo de Adeno).[2]

17° 30′ N 56° 00′ O / 17.500 °N, 56.000 °O / 17.500; 56.000 (mapo)Koordinatoj: 17° 30′ N 56° 00′ O / 17.500 °N, 56.000 °O / 17.500; 56.000 (mapo)

  1. La esperanta mapo de Omano el la Poŝatlaso de la mondo el 1971, eltondaĵo el la mapo 20, dokumentigas esperantan nomon de la insularo Kuriamurioj ĉe la suda marbordo.
  2. Cf. Arrianus Per. M. Eryth. p. 19.