Ślęża

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ślęża
germane: Zobten
Monto
La monto somere de sudo
Deveno de nomo: marĉo
Lando  Pollando
Regiono Malsuprasilezia Provinco Pollando
Distrikto Malsuprasilezia Provinco Pollando
Historiaj regionoj Pollando, Prusio
Parto de Sudeta Antaŭmontaro
Montaro Sudetoj
Konstruaĵoj Preĝejo, Radioturo
Koordinatoj 50° 51′ 54″ N 16° 42′ 31″ O / 50.86500 °N, 16.70861 °O / 50.86500; 16.70861 (mapo)
Geologia konsisto Skisto
Plej facila aliro Sobótka, Pollando
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Mapo de montopinto
Mapo de montopinto
Mapo de montopinto
Vikimedia Komunejo: Ślęża
Plej alta monto de Sudeta Antaŭmontaro

Ślęża (pole) – monto en sudokcidenta Pollando (718 m s.m.), en Malsuprasilezia Provinco, sude de Vroclavo en la antaŭmontaro de Sudetoj. La monto estis konata jam de praslavoj kaj formis gravan grandan religiocentron. Oni povas trovi malnovajn praslavajn skulptaĵojn: Panna z rybą (junulino kun fiŝo), grzyb (fungo) kaj Niedźwiadek (ursido)[1].

Naturo[redakti | redakti fonton]

La monto estas el granito. Ĉiu areo en la monto estas kovrita de pinarbaroj; granda parto de la monto formas naturrezervejon kaj zonon de protektita pejzaĝo Ślężański Park Krajobrazowy (Ślęża Pejzaĝoparko)[2]. En montarbaro troviĝas maloftaj kreskaĵoj kaj bestoj (aparte birdoj).

Turismo[redakti | redakti fonton]

La plej ofte vizitata turisma allogaĵo ĉirkaŭ Vroclavo estas plej oportune atingebla de Sobótka denorde, kvankam ekzistas almenaŭ kvar vojoj al la pinto markitaj ruĝe, flave kaj blue. Eblas ankaŭ bicikli laŭ dediĉitaj ciklovojoj[3]. En la monta restadejo sur la pinto ne eblas tranokti[4]. Vintre eblas skii.

Konstruaĵoj sur la pinto[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo
  • Monta restadejo por turistoj
  • Radio- kaj televido-turo
  • Turista rigardejo
  • Alta fera kruĉo

Referencoj[redakti | redakti fonton]