Ŝablono-Diskuto:Ŝanĝu ŝablonon

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu ĉi ŝablono estas – hm, kiel mi diru? – ne perfekte klara pri sia uzo. La intervikiaj ligiloj iras al la supra-serba kaj malsupra-serba lingvoj, kaj ilin mi ne komprenas. La priskribo diras, ke temas pri pri-ŝablona ŝablono, do kvazaŭ meta-ŝablono. Estas ekzemplo, pri ŝablono {{Informkesto insulo}}, sed mi konfesas, ke tiun ekzemplon mi ne vere komprenas.

La efiko de la meta-ŝablono ŝajnas esti, ke en la paĝoj uzantaj ĝin (estas 125) aperas bildeto de ŝraŭbilo kun la klariga vorto Wobdźěłać, kun la literoj v–d–r, kiuj ligiĝas al la vido/diskuto/redakto de la koncerna ŝablono. Unue mi supozis, ke "Wobdźěłać" estas el la pola lingvo, sed mia pola vortaro ne listigas ĝin. Verŝajne ĝi signifas "ŝanĝi", "modifi" aŭ ion similan, en la supra- aŭ malsupra-serba. Sed mi ne komprenas, kion ĝi rekomendas modifi.

Eltrovi ĉion ĉi kostis al mi ĉirkaŭ duonhoron (jes, mi estas iom malrapida). Ŝajnas al mi, ke la senco de tiu ĉi ŝablono, kun ŝraŭbilo kaj "Wobdźěłać", ne estas evidenta al mezuma uzulo (kiu ja vidas la v-d-r en la 125 paĝoj). Mi absolute ne komprenas ĝin kaj proponas, ke iu aldonu klarigon al tiu ĉi ŝablono; alie ni forigu ĝin.

Ĉar la ŝablono estas ŝlosita, ordinara uzulo eĉ ne povas traduki la vorton "Wobdźěłać", eĉ se li scius ĝian signifon.

Aisano 21:22, 25. Apr 2009 (UTC)

Saluton, Aisano. Mi ĵus tradukis la vorton "Wobdźěłać" el la suprasoraba lingvo al Esperanto. Mi strange forgesis ĝin. Krome mi aldonis informojn al la ŝablona dokumentado, esperante ke la uzo nun pli klaras. Kore --Tlustulimu 14:07, 26. Apr 2009 (UTC)
Saluton, kaj dankon pro la ŝanĝo. Kaj mi hontetas, ke mi eĉ ne sukcesas distingi inter la serba kaj la soraba (la serban mi konas nur el Bosnio, kie multaj skribas ĝin latinlitere)...
Mi nun komprenas, ke tiu ĉi ŝablono utilas en aliaj ŝablonoj, sed la listelo produktita de ĝi (kun ŝraŭbilo kaj v-d-r) ja aperas ankaŭ en la artikoloj, kiuj uzas la koncernajn ŝablonojn. La utilon de tio ĉi mi ankoraŭ ne komprenas. Mi preferus enfermi la aplikojn de la ŝablono en <noinclude>...</noinclude>, sed ĝuste la rekomendita ekzemplo Ŝablono:informkesto insulo ne faras tion. Ĉu ne pli bone fari tion? Ordinara leganto de artikolo ofte ne interesiĝas pri la ŝabolonoj uzataj de ĝi, kaj eble (samkiel mi) konfuzigsas pro la v-d-r-listeloj.
Aisano 18:16, 26. Apr 2009 (UTC)
Saluton, Aisano. Mi pensas, ke la limigo de la surekranigo de ĉi tiu ŝablono al la ŝablona nomspaco samtempe superfluigus la ŝablonon, ĉar oni ja devus iri sur la koncernan ŝablonan paĝon por vidi la ligilojn. Kaj tie ĝi ne estas bezonata, ĉar ĉiuj ŝablonoj havas sur siaj paĝoj ligilon por la diskutoj. Sed ĉi tiu ŝablono do konduku interesulojn pri ŝablona strukturo kaj farado al la koncerna ŝablona paĝo, diskutejo kaj redaktopaĝo. Kore --Tlustulimu 20:16, 26. Apr 2009 (UTC)

Demandoj[redakti fonton]

Mi havas du demandojn: Kial la ŝablono estas protektita? Kaj ĉu ĝi estus aranĝebla tiel, ke oni povus ŝanĝi en ĝi la koloron laŭplaĉe laŭ suproj de ceteraj ŝablonoj? Zuazua 12:18, 3. Mar 2010 (UTC)

Do aldona parametro por adapti la koloron certa eblas. Tial mi ĵus aranĝis tion. La nova, nedeviga parametro estas fonkoloro. Se vi trovus problemon pri ĝi, bonvolu atentigi min ĉi tie. Kore --Tlustulimu 22:02, 5. Mar 2010 (UTC)
(+) Funkciantan ekzemplon vi povas trovi en la ŝablono {{Informkesto muzika artisto}}, kiun mi ĵus korektis. Do tie la malsupra kestero jam montras la saman koloron kiel la kaplinio. Kore --Tlustulimu 22:13, 5. Mar 2010 (UTC)

Ĉu 38000+?[redakti fonton]

Estas skribite, ke la ŝablono estas uzita en 38000 paĝoj. Sed ne estas jam skribite, ke tio estas paĝoj, kiujn eluzas aliaj ŝablonoj, do tiu ĉi ŝablono estas uzita en kelkaj dekoj da ŝablonoj. Zuazua 22:19, 5. Mar 2010 (UTC)

Ne ŝanĝu ŝablonon[redakti fonton]

La nomo de tiu ĉi ŝablono estas ŝanĝu ŝablonon, sed se vi uzos tiun ĉi ŝablonon por ŝanĝi ŝablonon, vi ŝanĝos ĝin eĉ kun la rilataj paĝoj, vi estos punita. Do prefere ne ŝanĝu ŝablonon. Petr Tomasovsky 08:01, 8. Okt 2010 (UTC)

Ja tempas pri ŝanĝo, ne pri fakta rekreo. Ĉe jam uzataj ŝablonoj estas pli bone iom diskuti la pluevoluadon, kiu prefere okazu sur la ekzistanta ŝablona kodo. --Tlustulimu 11:51, 8. Okt 2010 (UTC)
Eĉ se temus pri fakta rekreo, fakte tio estas ŝanĝo, kaj se la ŝanĝoj neniel fuŝis la rilatajn paĝojn, ĉar ili estis korektitaj laŭ nova versio, vi malgraŭ tio estos punita, ĉar iu alproprumis al si rajton ne permesi al ceteraj por ŝanĝi ŝablonon! Do prefere denove, ne ŝanĝu ŝablonon! Petr Tomasovsky 12:10, 8. Okt 2010 (UTC)

Stranga aspekto en Chrome korektita[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus korektis la strangan aspekton en Chrome. Espereble tio ankaŭ videblas ĉe aliaj uzantoj de la nomita foliumilo. Se ne, bonvolu malpleni la kaŝmemoron de la foliumilo. --Tlustulimu (diskuto) 20:24, 12 Maj. 2013 (UTC)