Ŝablono-Diskuto:Aŭtovojoj en Germanio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sincere dirite, la aŭtovojoj ne estas "germanaj" (nek parolas la germanan nek etne estas germanaj), sed rilatas al la ŝtato Germanio, do troviĝas en ties teritorio kaj jure apartenas al la federacia ŝtato. La koncerna kategorio nomatas "Aŭtovojoj de Germanio", kaj la samon mi proponus por nomo de la ŝablono (se ne preferi la formon "Aŭtovojoj en Germanio" por kaj ŝablono kaj kategorio...). Se eblas, bonas se teme ligitaj ŝablono kaj kategorio samnomas.

Aidas 19:58, 7 Dec. 2011 (UTC)

Prave la formo "Aŭtovojoj en Germanio" preferindas. Nun jam ĉiuj kategorioj pri aliaj landoj krom Germanio kaj Svislando ŝoviĝis al formo "Aŭtovojoj en...".. Pri tiuj du lastaj landoj estas aparte multaj artikoloj, tial ili ankoraŭ restis, sed sencas ŝovi ankaŭ ilin.
Krome kaj pli grave mi grizigis la nombrojn de iuj el la aparte malgrandaj, parte nur enurbaj aŭtovojoj en Germanio en tiu ĉi navigilo. Sencas limigi la ruĝajn ligilojn de urĝe kreendaj tekstoj al modesta kvanto, tial ke realismas bluigi ilin ene de antaŭvidebla tempo. Kompreneble oni povas ankaŭ krei tekston pri miniatura aŭtovojo ene de iu urbo, sed ne estu postulo havi tiom malgravajn tekstojn en Esperanto. ThomasPusch (diskuto) 12:45, 7 okt. 2022 (UTC)[Respondi]