Ŝablono-Diskuto:Apartigila paĝo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ mi ĉi tiu ŝablono strangas. La paĝoj, en kiuj ĝi aperas, ja ne estas kreitaj el apartigilo. Mi vidas, ke en aliaj grandaj Vikipedioj ne estas ekvivalento por ĉi tiu ŝablono. Mi ne vidas praktikan utilon en ĝi, do laŭ mi ni povas forigi ĝin. Kion pensas la aliaj? Marcos 13:42, 25. Okt 2006 (UTC)

La fakto, ke nun multaj artikoloj kiuj uzas ĉi tiun ŝablonon ankaŭ uzas Ŝablono:Urbo de Ĉeĥio, plifortigas mian opinion, ke ni ne uzu ĉi tiun ŝablonon, ĉar vere ĝenas havi du ŝablonajn mesaĝojn supre de multaj artikoloj. Do se oni ne mencios iun sufiĉe gravan praktikan utilon de ĉi tiu ŝablono, mi proponas ne plu uzi ĝin (kaj poste forigi ĝin). Marcos 16:48, 25. Okt 2006 (UTC)

Marcos, rekonsciiĝu, ĉar vi restos tiel ĝis la emeriteco. Ĉi tie multaj artikoloj havas en krampoj ian lokon - kaj nenie ligilon aŭ mencion, kion signifas la titolo sen krampoj. Sufiĉas iom rigardi tra Vikipedio. Sed tion vi certe ĝis nun ne rimarkis, ĉu? Do trifoje rigardu. --84.42.246.4 15:31, 26. Okt 2006 (UTC)

Se la leganto volas scii ion pri la titolo sen krampoj, li povas entajpi ĝin en la serĉo-keston, kaj tuj venos al tiu paĝo. Do kie estas la problemo?
Mi kontrolis en pluraj aliaj grandaj Vikipedioj (en, de, es, pt, nl, fr), kaj nur en la franca oni kelkfoje ligas al la apartigila paĝo el la kramo-titola paĝo, tamen ĉiam kun la mallonga frazo "Pour les articles homonymes, voir ..." (Por la apartigila paĝo, vidu ...). Mi pensas, ke la kialo, pro kiuj la aliaj grandaj Vikipedioj tute ne uzas tiajn ligilojn estas, ke ili malutilo (kreo de konfuzo ĉe kelkaj legantoj) estas pli granda ol ilia malgrandega utilo.
Do mi persone opinias, ke ni tute ne uzu ĉi tiun ŝablonon en nia Vikipedio. Se tamen aliaj malkonsentas kun mi, mi proponas ke ni uzu nur mallongan frazon ne enmetita en keston, kiel en la franca Vikipedio. Marcos 17:18, 26. Okt 2006 (UTC)
Tiu ĉi ŝablono estas tre utila. Mi vidas nur avantaĝojn en ĝi. Kial fari ion simple, se tio eblas fari komplike, ĉu ne? Kial kopii kaj serĉi artikolon (kiu multfoje ne ekzistas, kaj de kie oni sciu, ke ĝi ne ekzistas), se sufiĉas unu klako kaj jen - oni estas en paĝo kun ties signigoj. Do, se ne uzas ĝin aliaj vikipedioj, tio ne signifas, ke ni ne devas havi ĝin ĉi tie. Vi povas mesaĝi pri la ŝablono en tiuj vikipedioj, en kiuj ĝi ne estas. --Petr Tomasovsky 18:44, 26. Okt 2006 (UTC)
Al mi ĝenas havi tiom atentokaptan keston supre de multaj artikoloj. Ĝi forlogas la atenton de la leganto al io, pri kio li plej verŝajne ne volas legi. Do la ŝablono ja havas malavantaĝon.
Taŭga kompromiso povus esti uzi la francan sistemon, do havi mallongan kursivan tekston sen kesto (vidu ĉi tion). Por tio, ni simple devus ŝanĝi ĉi tiun ŝablonon iomete.
Ĉu laŭ vi akceptebla kompromiso? Marcos 19:27, 26. Okt 2006 (UTC)

Malnoviĝinta kodigo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus markis la ŝablonon {{se}} kiel evitindan. Tio signifas, ke ĝi devus esti iom post iom anstataŭigata per alia kodigo, nome {{#if:. Kiu havas proponon por ĉi tiu ŝablono? --Tlustulimu (diskuto) 21:57, 16 Apr. 2012 (UTC)