Ŝablono-Diskuto:DE ad 3 t1

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kritika ŝablono en la dokumentado admonas ke "estus pli konvene por la ĉivikipediaj vikipediistoj, se la parametroj de la ŝablono estus en Esperanto." Tute prave. Tamen mi ne pensas ke indas investi la tempon esperantigi la ŝablonon kaj ĉiujn paĝojn en kiuj ĝi aplikatas. Delonge estas artikoloj pri ĉiuj administraj distriktoj de Germanio, kaj nur malgranda parto uzas tiun-ĉi ŝablonon: eblas bone elturniĝi per simpla informkesta tabelo kaj aldonaj simplaj unuaj frazoj, kiel faras la aliaj artikoloj - tia informkesta tabelo kaj enkondukaj frazoj kompreneble ne havas ajnan neesperantlingvan vorton (inter tre multaj samspecaj ekzemploj estus distrikto Garmisch-Partenkirchen en suda, aŭ distrikto Emsland en norda Germanio). Sed dum ekzistas tiom da landoj tutmonde pri kies plej grandaj subŝtataj unuoj (provincoj, regionoj, ŝtatoj, gubernioj ktp. laŭ landa nomigo) ne estas esperantlingva artikoleto, ĝis nun ŝajnas mal-pli-prioritate "fari la kosmetikan ŝanĝon elkribri el la redakta versio la anglalingvaĵojn" dum la artikola rezulto ja estas esperantlingva. Tamen: se iu investas la tempon, prefere senuzigi tiun-ĉi "arkaiĝintan", kaŝe anglalingvecan ŝablonon. ThomasPusch (diskuto) 20:33, 13 Feb. 2013 (UTC)

Vidu ankaŭ: Ŝablono-Diskuto:DE ad 3