Ŝablono-Diskuto:FlagoIOKteamo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cetere iom strangas la esperantlingva ŝablona nomo "flagoIOCteamo", kun tri majuskloj meze de la vorto, konsiderante ke en Esperanto la Internacia Olimpika Komitato estas mallongigata IOK. Supozeble pli klarus ŝablona nomo kiel "olimpika nacia teamo" aŭ "nacia teamo en Olimpiko"... TP

Cetere: La ŝablono ĝis nun nur uzatas en la artikolo medaltabelo de la Somera Olimpiko 2012, kaj kreas nur ruĝajn ligilojn. Ĉu vere iu vikipediisto planas verki unuopajn subartikolojn pri la atingoj de ĉiuj naciaj teamoj en la Somera Olimpiko 2012? Se jes, tiam la amaso da ruĝaj ligiloj al tiaj subartikoloj povas resti kaj paŝon post paŝo bluiĝi. Sed se ne, multe pli bonus, laŭ la antaŭaj medaltabelaj artikoloj, ĉie anstataŭigi la ŝablonojn de ekzemple {{flagoIOCteamo|USA|Somera Olimpiko 2012}} per simpla {{USA}} ... tion fari kostas nur malmultajn sekundojn. Kaj se iu tamen poste ankoraŭ decidiĝas krei subartikolon, eblas pri tiu specifa lando bone rekrei la staton de ekzemple {{flagoIOCteamo|USA|Somera Olimpiko 2012}}. -- ThomasPusch (diskuto) 21:35, 15 Aŭg. 2012 (UTC)

Jen alnomigita. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 22:03, 15 Aŭg. 2012 (UTC)

PS: Se oni trarigardas la artikolojn kaj kategoriojn pri Someraj kaj Vintraj Olimpikoj, videblas ke ankaŭ pri neniu alia Olimpiko estus eĉ unusola artikolo pri la atingoj de unuopa nacia teamo. En tia situacio vere pli bonas unue verki artikolojn kaj poste meti ligilojn, ne krei amasegon da ruĝaj ligiloj sen realisma ŝanco de baldaŭa kreo de ĉiuj postulataj artikoloj. -- ThomasPusch (diskuto) 22:04, 15 Aŭg. 2012 (UTC)