Ŝablono-Diskuto:Infobox animanga/Header

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Transprenaĵo el la angla vikipedio[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke ĉi tiu ŝablono estas nekompleta transprenaĵo el la angla vikipedio: Template:Infobox animanga/Header. Kiel ni traktu tion? Kiel eblas traduki la vorton "animanga" esperanten? Mi proponas, ke ni ne imitu la ŝablonaron de la angla vikipedio, ĉar estas tie tuta serio kaj ni trovu propran manieron. Krome la parametroj restis netradukitaj. --Tlustulimu (diskuto) 08:53, 3 Sep. 2012 (UTC)

Saluton. Mi ĵus trovis la artikolojn animeo kaj mangao, kiuj rilatas al la temo de la ŝablono. Tial mi proponas alinomigi ĝin al Ŝablono:Informkesto animeo kaj mangao. Miksa vorto kiel la angla animanga ja ne ekzistas esperante. Pri la nomparto header (esperante kapo) ni povos rezigni. La ŝablono ja ĉiam estas la komenca kesto. Mi petas, ke ankoraŭ ne okazu alinomigo dum certa tempo. Se post kelkaj tagoj neniu proponas ion alian, mi mem emas alinomigi ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 17:07, 4 Sep. 2012 (UTC)

Titolo kaj kunigo[redakti fonton]

Saluton. Mi proponas ŝanĝi la ŝablonan titolon. Sed samtempe mi proponas, ke ni kunigu la ŝablonon kun {{Infobox animanga/Footer}}. Krome mi proponas, ke ni alie aranĝu la nestadon de la koncernaj ŝablonoj, tiel ke la komenca kaj fina ŝablonoj povu senprobleme kuniĝi. Kaj mi petas, ke la diskuto pri tio okazu ĉi tie. --Tlustulimu (diskuto) 17:31, 4 Sep. 2012 (UTC)