Ŝablono-Diskuto:Informkesto arkeologia situo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ĉu ĝi havu mapon kun markilo?[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la franca ekvivalento de la ŝablono enhavas ŝanĝeblan (komuteblan) mapon. Ĉu mi aranĝu tion ĉi tie? Tio devus funkcii, ĉar la koncerna helpa ŝablono jam ekzistas, nome {{Geografia lokigo multobla}}. Krome tiam eblus aldoni la parametron punkto, kiu difinas la specon de punkto. En la franca estas point. Kaj mi ankaŭ tiam aldonus la parametrojn latitudo kaj longitudo, ĉar la menciita helpa ŝablono bezonas tiujn. --Tlustulimu (diskuto) 13:58, 30 Aŭg. 2012 (UTC)

Saluton. Ĉar neniu reagis ĉi tie, mi ĵus aldonis kelkajn parametrojn, tiel ke nun la koordinatoj estas aranĝataj de la informkesto mem kaj malsupre aperas mapo per helpo de la ŝablono {{situo sur mapo}}. Mi ne uzis {{Geografia lokigo multobla}}, ĉar kutime unu mapo sufiĉas. Se ne, bonvolu informi min ĉi tie. Krome mi aldonis ekzemplon al la dokumentado kaj korektis la solan artikolon. --Tlustulimu (diskuto) 15:24, 4 Sep. 2012 (UTC)