Ŝablono-Diskuto:Informkesto aviadila akcidento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Kiam fluganta aviadilo havas akcidenton, ĝi verŝajne kraŝos. Tial estus pli bona nomo por tiu ĉi ŝablono: Informkesto aviadila kraŝo aŭ Informkesto kraŝo de aviadilo. Ĉu eblas alinomi? Jujijo 10:09, 21. Apr 2010 (UTC)

Sed fojfoje aviadilo nur faras eksterplanan alteriĝon, anticipante kraŝon. Do verŝajne nuna - pli vastasenca - nomo pli taŭgus.--RG72 15:44, 21. Apr 2010 (UTC)
Mi pensas, ke la nun titolo povas resti. --Tlustulimu 16:59, 21. Apr 2010 (UTC)

Aktualigo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus aldonis pliajn parametrojn laŭ Projekto:Geografiaj koordinatoj/Helpo/Informkestoj#Nova kodigo, nome:

  • Latitudo
  • Longitudo
  • Regiono-ISO

Kaj mi jam alĝustigis ĉiujn artikolojn, ĉar ne estis tre multaj. --Tlustulimu (diskuto) 11:59, 15 Apr. 2013 (UTC)

Misfunkcas[redakti fonton]

En la ŝablono misfunkcias "Punkto de ekflugo" (aŭ "Punkto de elflugo"): ĝi ne montriĝas.--Dima41 (diskuto) 09:49, 27 Nov. 2013 (UTC)

Farita Farita Mi solvis ĉi tiun problemon. --Dominik (diskuto) 10:56, 27 Nov. 2013 (UTC)