Ŝablono-Diskuto:Informkesto kemia elemento

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi tradukis ĝin de la dana VP[redakti fonton]

--Denizo 13:39, 22. Mar 2007 (UTC)

Rearanĝo[redakti fonton]

Saluton. Mi planas iom rearanĝi la ŝablonon laŭ la proveja versio. Proponoj estas bonvenaj. Sed bonvolu ne interfuŝu laŭ maniero de alia uzanto, kiu jam en 2009 ignoris la evoluadon de nova versio en la provejo. Amike --Tlustulimu 15:38, 15. Maj 2010 (UTC)

Leksikaj eraroj[redakti fonton]

Oni devas korekti leksikajn erarojn.

Anstataŭ Molarvolumeno ("molaro" estas dento), estas preferenda Molum-volumeno, kiu jam ekzistas en la Scienca kaj Teknika Terminaro eldonita de Japana Esperanto-Instituto (1956).

Anstataŭ Ioniga energio, estas preferenda Joniga energio (necesa energio por krei novan jonon, elirante elektronon).

Anstataŭ Ionta radiuso (evidenta eraro), estas preferenda Jona radiuso.

Amike -- DidCORN 08:58, 13-a majo 2011 (UTC)

Ŝablono estas urĝe korektenda[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la fontokodo de la ŝablono enhavas amason da hiddenstructure-kodoj. Kiu aldonis tion, kvankam tio ne plu estas subtenata de la vikia softvaro ekde 2011 aŭ eble eĉ 2010? Krome kelkaj parametroj estas ŝanĝitaj, kvankam la ŝablono estas sufiĉe ofte uzata. Ĉu eble ne ĉiu uzanto konas alternativajn parametrojn? Se jes, tiaj uloj evitu tuŝi ofte uzatajn ŝablonojn. Se tio ne eblas, mi inklinus al provizora protektado, por ke ŝanĝemaj uloj devu diskuti pri ŝanĝoj anstataŭ kaŭzi fuŝon de sufiĉe multe da artikoloj.

Bedaŭrinde mi sekvontsemajne havos malmulte da tempo, ĉar mi forestos dum kelkaj tagoj. Do, bonvolu listigi ĉi tie la problemajn parametrojn, por ke mi eble hodiaŭ aŭ morgaŭ havos eblecon aranĝi alternativajn parametrojn. --Tlustulimu (diskuto) 13:59, 4 Nov. 2012 (UTC)

Mi ĵus anstataŭigis ĉiujn hiddenstructure-kodojn per pli taŭgaj {{#if:-blokoj. Krome mi aranĝis kelkajn alternativajn parametrojn. Bonvolu ne malfari tion, precipe se vi ne bone komprenas, pri kio temas. --Tlustulimu (diskuto) 14:49, 4 Nov. 2012 (UTC)
Kial la leginda ŝablono haltas tuj post la titolo "Fizikaj ecoj" sen titolo "Diversaj" poste? Ŝajnas ke ne estu facila problemo solvi. -- DidCORN 17:15, 4-a novembro 2012 (UTC)
Atendante la finan version de ĉi tiu ŝablono, mi preferas uzi nun la modelon, kiun mi trovis en Ŝablono:Informkesto kemia elemento/Plumbo. -- DidCORN 22:35, 7-a novembro 2012 (UTC).
Saluton, DidCORN. Kial en Ŝablono:Informkesto kemia elemento/Plumbo ne estas uzata {{Informkesto kemia elemento}} kiel baza ŝablono, sed normala vikia kodo? Tiam mi ja povas al mi ŝpari korektojn de {{Informkesto kemia elemento}}, ĉar ili neniel povas efiki. --Tlustulimu (diskuto) 21:48, 7 Nov. 2012 (UTC)
Saluton, Tlustulimo. Mi pensas, ke en Ŝablono:Informkesto kemia elemento/Plumbo ne estas uzata {{Informkesto kemia elemento}} kiel baza ŝablono, pro tio, ke la tiu lasta ŝablono ne ankoraŭ funkciis bone pri kapitoloj "Diversaj" kaj "Izotopoj". Plie, la aŭtomataj koloroj de la klasoj ŝajnas ne ankoraŭ funkcii pri tiuj titoloj (ekz. Aktinoidoj). Bonkuraĝon por via laboro, pri tia kompleksa tasko por solvi iuj ajn problemojn, okazontajn pri iuj ajn kemia elemento.-- DidCORN 17:35, 8-a novembro 2012 (UTC).

Subpaĝaj ŝablonoj aŭ longaj ŝablonoj en la artikoloj[redakti fonton]

La dokumentado diras «Rilate al tio, ke fonta kodo de la informkestoj estas tre granda, la ŝablono de la informkesto estos enmetata en apartenantan subpaĝon "Ŝablono:Informkesto kemia elemento/Nomo de elemento" [...]. En konkretajn artikolojn oni tiel jam enmetos nur mallongan vokadon {{Informkesto kemia elemento/Nomo de elemento}}.». Multaj artikoloj simple uzas {{Informkesto kemia elemento}}, iuj uzas la kompletan kodon (sen subpaĝa ŝablono) (ekz. hidrogeno) kaj malmultaj uzas subpaĝajn ŝablonojn (ekz. heliumo). Ŝajne ne estas konsento pri tio. Kiun ni devus uzi? AntiCedros (diskuto) 12:20, 13 dec. 2017 (UTC)[Respondi]