Ŝablono-Diskuto:Kaŝskatolo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. La diskuto pri la propono pri kunfandigo okazas en la diskutejo. Kore -Tlustulimu 23:11, 29. Dec 2007 (UTC)

Por kio ĝi estas, se ĝi ne funkcias en Internet Explorer? Estas nebone diri, ke ĝi funkcias en Mozilo. Simile povus konduti oftalmologo al paciento, kiu venas kun tranĉilo pikita en la okulo al la menciita kuracisto je la 4-a kaj 55 minutoj posttagmeze. Kaj kiel li kondutus al la paciento? Li elprenus la tranĉilon kaj pikus la pacienton en la dorson dirante: Ni finas je la 5-a, iru en kirurgion, tie ili estas ĝis la 6-a horo. Mi do nun diras, ke la ŝablono estas nun por du aferoj... Petro@diskkont 15:01, 9. Mar 2008 (UTC)
Saluton, Petro. Laŭ mia ĵusa esploro ĝi funkcias per Interreta Esplorilo 7, eĉ en la rajdanto de Fajrvulpo 2 per helpo de ties etendilo "IE Tab". Per kiu versio de Interreta Esplorilo vi testis ĝin? Kore --Tlustulimu 18:02, 25. Maj 2008 (UTC)
Saluton, Petro. Mi ĵus testis tion per Interreta Esplorilo 6 kaj ĝi funkcias. Kore —La komenton aldonis, sen subskribo, Tlustulimu (diskuto • kontribuoj)

Saluton, gekaraj. Mi ĵus retiris la proponon je kunigo, ĉar la parametroj de la koncernataj ŝablonoj estas tre malsamaj. Kore --Tlustulimu 15:34, 5. Sep 2008 (UTC)

pliaj parametroj[redakti fonton]

Saluton, gekaraj. Mi ĵus aldonis pliajn parametrojn, kiuj estas jam uzataj en la ŝablono {{Eŭropaj Esperanto-asocioj}}, precipe la tiea dua bildo dekstre. Krome mi ebligis per tio, ke oni nun povas difini la distancon de dosiero de supre. Krome mi jam aldonis la parametron al la dokumentado. Kore --Tlustulimu 10:15, 23. Nov 2008 (UTC)

Saluton, gekaraj. Ĉu mi aranĝu apartajn fonkolorojn por la bildoj kiel estas difineblaj en la suprasoraba versio? Momente la bildoj ricevas la saman fonkoloron kiel la titolo. Kore --Tlustulimu 09:47, 25. Nov 2008 (UTC)

Ĉu la parametro "rondigita" funkciu en pliaj foliumiloj?[redakti fonton]

Saluton. Mi havas libron el 2011 pri CSS. Ĉu mi aldonu plian kodon, por ke la parametro "rondigita" ankaŭ funkciu en pliaj foliumiloj? La kodo -moz-border-radius ja nur funkcias en "Gecko"-foliumiloj, kiel ekzemple Firefox. Nuntempe eblus du aliaj variantoj, nome

  • -webkit-border-radius - por Safari kaj Chrome
  • border-radius - por Internet Explorer, ekde versio 9.

Bedaŭrinde mi nur povus testi per Chrome kaj Safari. Kiu emus testi per IE9? Amike --Tlustulimu (diskuto) 15:06, 2 Maj. 2012 (UTC)

Saluton. Ĉar neniu reagis ĉi tie, mi hodiaŭ finfine aldonis la helpan ŝablonon {{bordera radiuso}} al la ŝablona kodo. Nun la rondaj anguloj funkcias en la plej multaj, novaj foliumiloj, eĉ en IE 9 kaj pli nova. Mi mem testis nur per Fajrvulpo 18.0.1. --Tlustulimu (diskuto) 15:27, 20 Jan. 2013 (UTC)