Ŝablono-Diskuto:Koordinato

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial enkonduki ĉi ŝablonon kun fremda nomo apud jam ekzistanta {{koord}} ? --Arno Lagrange @ 18:40, 5 Apr. 2012 (UTC)

Saluton, Arno. Bedaŭrinde la sintakso kaj la kapabloj de ambaŭ ŝablonoj tre malsamas. La ŝablono {{Coordinate}} ja estas kelkfoje uzata interne de la nuna versio de {{situo sur mapo}}. Kaj mi ne emis eltrovi trukojn por alĝustigi ĉi-lastan al {{koord}}. Krome mi pensas, ke tio ne facilas, eble eĉ preskaŭ ne eblas. Ĉu mi tamen provu tion? Sed tio povos iomete daŭri. Amike --Tlustulimu (diskuto) 19:04, 5 Apr. 2012 (UTC)
Saluton, Arno. Mi rigardos la sintakson de ambaŭ ŝablonoj. Se {{coordinate}} entute komprenas la sintakson de {{koord}}, sed {{koord}} nur parte tiun de {{coordinate}}, mi eĉ emus anstataŭigi {{koord}} per tradukita versio de {{coordinate}}. Kion vi pensas pri tio? La nova ŝablono povus nomiĝi koordinatoj, ĉu ne? La nuna {{koordinatoj}} tiam devus ricevi novan titolon. Amike --Tlustulimu (diskuto) 08:31, 6 Apr. 2012 (UTC)
Saluton, Arno. Eĉ se vi intertempe ne respondis, mi aldonas ion. Mi ĵus komparis la fontajn kodojn de ambaŭ ŝablonoj. Ili estas tute malsimilaj. Do verŝajne nur traduko de Coordinate kaj ĝiaj "helpantoj" povus okazi. Sed ne tuj, nek hodiaŭ. --Tlustulimu (diskuto) 14:46, 12 Apr. 2012 (UTC)

Rearanĝo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus iomete rearanĝis la ŝablonon, tiel ke la malnova titolo {{Coordinate}} fariĝis alidirektilo al {{koordinato}}. Sed la antaŭa kodo troviĝas eĉ en {{koordinato/+}}. Do, mi kreis novan ĉefan ŝablonon, kiu ebligas partan uzadon de esperantaj parametroj. Bedaŭrinde ne eblas entute esperantigi ĝin, ĉar kelkaj parametroj estas metataj al la ligilo por "Toolserver" kaj tial devas esti anglaj kaj enhavi eĉ anglajn valorojn. Krome mi plu okupiĝas pri la dokumentado. --Tlustulimu (diskuto) 14:54, 2 Feb. 2013 (UTC)

Rapida klarigo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus provis aldoni rapidan klarigon pri la ŝablono, iomete laŭ la angla ŝablono. Se eĉ se mi alĝustigas multajn aferojn, ĝi nuntempe estas apenaŭ taŭga por ĉi tiu ŝablono. Jen la nuntempa aspekto:

Rapida klarigo
Por aldoni 57° 18′ 22″ N, 4° 27′ 32″ U (mapo)57.306111111111-4.4588888888889 al la supro de artikolo, uzu {{Koordinato}}, jene:
{{Koordinato|NS=57/18/22/N|EW=4/27/32/W|type=landmark}}

Ĉi tiuj koordinatoj estas en gradoj, minutoj, kaj sekundoj. Krome type estas deviga, por eviti erarmesaĝon.

Por aldoni 44° 6′ 43″ N, 87° 54′ 47″ U (mapo)44.112-87.913 al la supro de artikolo, uzu
{{Koordinato|NS=44.112/N|EW=87.913/W}}

{{Koordinato|NS=44.112|EW=-87.913}}

Ĉi tiuj koordinatoj estas en dekumaj gradoj.

Bonvolu atenti, ke la ŝablono pli similas al la germana versio ol al la angla. Al la angla ŝablono pli similas {{Koord}}.

Do, mi daŭrigos mian cerbumadon pri {{Koordinato/provejo}}, kiu jam parte uzas Lua-modulon. Sed modulo estas nun nur en ĝia parto pri koordinatoj. Krome ĝi parte alie funkcias. Tion mi ankoraŭ ŝanĝos iom post iom. --Tlustulimu (diskuto) 14:44, 5 Jul. 2013 (UTC)