Ŝablono-Diskuto:Medaltabelo de la Somera Olimpiko 2012/Unuaj 10 pozicioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la plena medaltabelo estas antaŭvidita kodo post la 10-a rango, kiu teorie povas ebligi mencion de la unuaj 10 rangoj kun apartaj kaplinio "Medaltabelo (unuaj...)" kaj piedlinio "Plena medaltabelo" por uzo en la ĉefa artikolo de la olimpiko. Pluraj nacilingvaj vikipedioj (ekzemple la germana) tamen simple verkas ŝablonan subpaĝon por la reduktita tabelo, kaj ankaŭ al mi tio ŝajnas pli simpla solvo ol interplekti kaj displekti du tabelojn de parenca enhavo, sed de malsama enpaĝigo. Se mi preteratentis, ke en alia priolimpika paĝo de la esperantlingva vikipedio jam aplikiĝis pli eleganta solvo, mi pardonpetas kaj bonvenigas aplikon de tiu solvo ankaŭ ĉi-tie, sed alikaze mi alvokas ne pli ol necese komplikigi la kodigon kaj lasi tiun-ĉi simplan solvon. -- ThomasPusch (diskuto) 13:00, 20 Aŭg. 2012 (UTC)