Ŝablono-Diskuto:Municipoj de Regiono Vysočina

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Petr Tomasovsky: Kara Petro, mi vidas ke vi almenaŭ en julio ankoraŭ plenigis mankajn paĝojn pri municipoj de Distrikto Třebíč, la lasta manka kategorio de la temaro, por malpliigi la ruĝajn ligilojn de la navigilo. Tio vere necesas, ĉar ĉiu ruĝa ligilo ŝtopas la teknikan liston Specialaĵo:Dezirataj paĝoj, kio aparte okupfrapas, ĉar fieraj 619 paĝoj afiŝas la ne-pretan navigilon. Aldone ankoraŭ estas foje iuj individuaj ruĝaj ligiloj, tial la nombroj foje altiĝas ĝis 623. Se vi ne sukcesas paŝon post paŝo forigi ĉiujn restajn ruĝajn ligilojn, eblas konsideri ankaŭ "nigrigi" la lastajn mankajn temojn en la kategorio Distrikto Třebíč, do provizore forpreni la internajn ligilojn - jes ja ĉiukaze eblas fari novajn paĝojn kaj tiam aldoni bluajn ligilojn al la navigilo. Ses se vi, eĉ malrapide, progresas kaj jam antaŭvideblas iama fino de la projekto, ankaŭ enordas lasi la ruĝajn ligilojn ĝis la momento kiam ili bluiĝos. Sukceson por plua progreso de la projekto! ThomasPusch (diskuto) 14:30, 15 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Pri ekzemple Ŝablono:Municipoj de Regiono Hradec Králové principe estas la sama problemo, nur ke tie "nur" jam pretas 116 paĝoj, kaj tial la ruĝaj ligiloj nur multobliĝas 116-foje (kaj supozeble ankoraŭ en aliaj navigiloj pri geografio de Ĉeĥio). Mi en similaj kazoj faris tiel, elkomenti la plenan enhavon de konstruata navigilo per la signoj <!--...--> en la navigila redaktilo. Tiam la navigiloj jam estas en la jam faritaj paĝoj, sed tie ankoraŭ montras tute nenion, kaj se la projekto pretas, oni povas forpreni la notojn <!--...--> el la navigila redaktilo: tiam samsekunde en ĉiuj paĝoj montratas ĉiuj intertempe bluaj ligiloj - kaj teknika listo Specialaĵo:Dezirataj paĝoj tute ne estis ŝarĝata. ThomasPusch (diskuto) 14:38, 15 sep. 2023 (UTC)[Respondi]