Ŝablono-Diskuto:Naskiĝdato

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ekzistas versio kun la "(aĝo)" sed sen la "la"? Tio estus utila. -- Yekrats 19:20, 26. Jun 2009 (UTC)

Ĉu vi celas ion kiel la rezulto "3-a de aprilo 2004 (nun 5-jara)", anstataŭ "naskiĝis la 3-an de aprilo 2004 (nun 5-jara)"? Laŭ mi io tia ne jam ekzistas, sed eblus ja krei ĝin (nomo eble povus esti "ŝablono:naskiĝtago kaj aĝo 2") - ĉu vi mem povas fari tion?
Mi cetere havas alian demandon (al ĉiu ajn kiu povus scii): Kial en la ŝablono "naskiĝtago" estas malplena spaco post la naskiĝtago, sed en la ŝablonoj "aĝo" kaj "naskiĝtago kaj aĝo" ne? Se oni en artikolo skribas "{{naksiĝtago|2004|04|03}} en Bialistoko", skribiĝas "naskiĝis la 3-an de aprilo 2004   en Bialistoko" kun du spacoj post la jarindiko. Mi preferus forpreni la troan spacon, sed ne bone trovas ĝin en la ŝablona sintakso...
ThomasPusch 15:43, 4. Mar 2010 (UTC)

Mikroformato[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus reaperigis la tiel nomatan mikroformaton "bday", kiu intence estas kaŝata. Kore --Tlustulimu 09:54, 12. Maj 2010 (UTC)

Estas diferenco inter la ŝablonoj "naskiĝtago" kaj "naskiĝtago kaj aĝo"[redakti fonton]

Vikipediisto Airon90 ĵus nuligis la ŝablonon "naskiĝtago" kaj redirektigis ĝin al la ŝablono "naskiĝtago kaj aĝo". Tio havas katastrofajn sekvojn: la du ŝablonoj estas parencoj, sed havas malsamajn funkciojn, kaj la nuligo de unu el ili kreas fuŝojn en tre multaj paĝoj. Mi petas ne eksperimenti per la ŝablono (ja estas en ordo ne uzi unu aŭ ambaŭ ŝablonojn, se ili ne plaĉas persone...).

Aidas 08:31, 22. Maj 2010 (UTC)

Saluton, Aidas. Dankon pro via korekto. Amike --Tlustulimu 11:53, 22. Maj 2010 (UTC)