Ŝablono-Diskuto:Numeraĵo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Romanaj ciferoj - evitenda eŭropcentrismo[redakti fonton]

  Laŭ tiu ĉi brilega komento oni devus supozi, ke CubeF konas nur trivialaĵojn en sia ĝisnuna vivo. Evidente li ne enkalkulas, ke tie ĉi agas profesia programisto, kiu faras ĉion per modjuloj, nome brike, unu sur alian. La Romiaj ciferoj estas nur malgranda parto de io konsiderinde pli ampleksa kaj fakte tiu ĉi ŝablono estas nur komponantaĵo por esti uzata de Ŝablono:Enlistigo. Evidente, mi volis testi ĝin sur ĝia plej baza nivelo, antaŭ ol okupiĝi pri Enlistigo.

Iom post iom CubeF, baze de aliaj ŝablonoj miaplumaj, devus esti lerninta, ke la unua, eble relative modesta pratipo de io ajn mia, estas nek la fina celo, nek la fina rezulto. Do ne havas iun ajn sencon prikomenti verketon mian nur unu tagon post ĝia pratipa debuto.
Plue, mi baze de tiu komento inklinas supozi, ke CubeF neniam legis iujn sciencajn librojn. Se alie, li scius, ke Romiaj ciferoj estas ofte uzataj en ĉiu tia libro. Mi eĉ dirus, ke ne ekzistas scienca libro, kie Romiaj ciferoj ne uziĝas por ordigi iun liston aŭ eĉ kelkajn paĝojn, almenaŭ unu fojon. -- PEJNO Simono Diskuto  16:20, 26 Jul. 2012 (UTC)