Ŝablono-Diskuto:Situo sur mapo/informoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiu ĉi ŝablono ne respondas al alilingvaj versioj. Ĉu ĝi estas reverkenda? Petr Tomasovsky 16:45, 28. Nov 2010 (UTC)

Ĉu vi ankaŭ rigardis la germanan version? Se ne, vi ja ne povas scii, ke ĝi kreiĝis laŭ ĝi. Sed intertempe aliaj uzantoj iomete aldonis iom da teksto. Kaj kial vi volas reverki ĝin? --Tlustulimu 16:50, 28. Nov 2010 (UTC)
(+) Mi ĵus vidis, ke vi volas uzi ĝin por {{Geokesto lokumilo/Info‎}}. Mi pensas, ke tio ne eblas, ĉar la sintakso de la ŝablonaroj estas malsama. Ĉar ĉi tiu ŝablonaro bone funkcias, mi pensas, ke reverko superfluas. Krome la ŝablonoj jam estas sufiĉe kompleksaj. --Tlustulimu 17:02, 28. Nov 2010 (UTC)
Nu bone. Mi kreos do por ĉiu lando denove memstarajn novajn ŝablonojn kun koordinatoj, ĉikaze nomataj lokumiloj, se ne eblas adapti ilin laŭ alilingvaj ŝablonoj uzantaj LocMap. Petr Tomasovsky 17:11, 28. Nov 2010 (UTC)
Verŝajne tio pli facilas. La subŝablonoj de "Situo sur mapo" uzas esperantigitajn parametrojn por difini la koordinatojn kaj la mapon de la unuopaj landoj, dum ke la lokumiloj de "Geokesto" ja uzas anglajn. --Tlustulimu 17:38, 28. Nov 2010 (UTC)
Krome mi kreis Ŝablono:Geokesto lokumilo/Info/provejo, kies kodo taŭgas por Ŝablono:Geokesto lokumilo/Info. Testo estas en Ŝablono:Geokesto lokumilo/Info/testoj. Proponoj pri aldonoj, kiel ekzemple enkonduka teksto, estas bonvenaj. Krome mi ne scias, kiel ni solvu tie la problemon kun la mankanta parametro "name" (nomo), kiu ja ĉi tie aperigas la nomon de la koncerna lando. --Tlustulimu 15:10, 29. Nov 2010 (UTC)

Saluton. Mi hodiaŭ aldonis iom da kodo laŭ la germana versio. En {{Situo sur mapo Eŭropo (testo)}} nun eĉ videblas pli ol du mapoj. Kiu havas proponon, kiel ni povus traduki la jenajn esprimojn:

  • blank (ĉu pura)
  • landcover
  • satellite (Mi uzas jam satelito.)
  • europeanunion (Mi uzas jam eŭropa-unio)
  • waterbody (Ĉu eble akvejo?)

Ili indikas la tipon de mapo. Krome videblas nun la projekciomaniero, parte per helpo de unu el ses novaj ŝablonoj. Amike --Tlustulimu (diskuto) 19:54, 7 Apr. 2012 (UTC)

Saluton. Usona esperantisto ĵus helpis al mi skajpe. Mi nun uzas la jenajn tradukojn:
  • blank -> nur-landlimoj (Ĝi estas pli klariga ol iu laŭvorta traduko.)
  • landcover -> naturaj-terformoj
  • satellite -> satelito
  • europeanunion -> eŭropa-unio
  • waterbody -> akvejoj (Mi uzas pluralon, ĉar ĝi estas pli konvena.)
Amike --Tlustulimu (diskuto) 18:11, 8 Apr. 2012 (UTC)