Ŝablono-Diskuto:Unua

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 4-an de marto 2024 la uzanto Stefangrotz ŝanĝis la bildeton de 20 al 15 kaj poste 10 rastrumoj, indikante "ĉar ĝi kovrigas la menuon". Tio tamen nur en lia retkrozilo kaj supozeble nur en iu certa grandeco ŝajnas esti problemo - mi ne sukcesas reprodukti la problemon en mia retkrozilo. Sed ĉe mi klare la bildeto en grandeco de nur 10 rastrumoj estas tro malgranda: estas nur mikromakulo flava, kaj oni ne plu vidas ke estus cifero "1" en la makulo, kvankam tiu cifero ("unua") estas la esenca informo. Tial mi remetis la originan grandecon de 20 rastrumoj kaj fine provis ĉu elteneblas la kompromisa solvo de 15 rastrumoj. ThomasPusch (diskuto) 15:07, 15 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

@Stefangrotz: Bonvolu kontroli ĉu por viaj retkrozilaj instalaĵoj grandeco de 15 rastrumoj estus tolerebla kompromiso. Alikaze mi petus vin indiki kiuj estas viaj instalaĵoj, por "provi reprodukti la problemon"... Ĉu? ThomasPusch (diskuto) 15:11, 15 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

La problemo ne plu ekzistas, iu ŝanĝigis la posicion de tiaj bildoj. Antaŭe ili aspektis tiel ĉi (kun alia bildo):
Se vi priferas 20px tio tute bonas por mi nun, ĝi nur estis maniero por iomete plibonigi la situacion. Stefangrotz (diskuto) 16:21, 15 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Se la problemo en iuj grandecoj de iuj retkroziloj ne plu ekzistas, mi fakte volus reveni al la origina situacio de 20 rastrumoj, ĉar mia proponita "ankoraŭ tolerebla kompromiso de 15 rastrumoj" tamen estas tre malgranda emblemeto. Se ne necesas kompromiso, ne sencas apliki ĝin. Do, estu 20 rastrumoj, kiel dum multaj jaroj ekde la kreo de la ŝablono en 2008 ĝis la 4-a de marto 2024. ThomasPusch (diskuto) 23:08, 15 mar. 2024 (UTC)[Respondi]