Ŝablono:Jarcentoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Dokumentado Dokumentado

Ĉi tiu ŝablono donas interligilon al la antaŭa, aktuala kaj posta jarcento en artikolo pri konkreta jaro, metinda kiel horizontala trabo tute supre de paĝo. Baze ĝi faras la saman kiel {{jaroj}}, nur ke la lasta ŝablono aldonas ligilojn pri ĉiuj jardekoj kaj ĉiuj jaroj, kio ĝenas kiam en tri fruaj jarcentoj neniuj paĝoj pri jardekoj kaj tre malmultaj pri jaroj estas faritaj. Tiam pli bonas limigi sin al antaŭa, aktuala kaj posta jarcentoj, tien kliki kaj de tie el listo elekti alian jaran paĝon.

Alia alternativo estas la ŝablono {{artikolo jarcento|NOMBRO}}, kio estas origine celata por jarcentaj paĝoj, sed aspektas tute simile kiel tiu ĉi, nur ke ĝi perzentas 7 jarcentojn kaj aldone ankoraŭ 5 jarmilojn, do pli vastas, kaj krome oni ĉiam devas anstataŭ la vorto NOMBRO meti nombron de la la koncerna jarcento, se antaŭ nia erao, kun komenca minuso, kio ĉe {{jarcentoj}} por jaraj artikoloj ne necesas. Kaze ke iam tre la vikipediaj artikoloj pri fruaj jarcentoj tiom vastiĝos, ke ĉiuj paĝoj pri jaroj kaj jardekoj estos, kiel jam nun estas en la 19-a, 20-a kaj 21-a jarcentoj (ĝis la nuntempo), tiam oni simple povas forviŝi la vorteron "cent" kaj fari el {{jarcentoj}} ŝablonon {{jaroj}}.

Uzado

{{jaroj}}

Parametroj

Neniuj parametroj necesas kaj antaŭvidatas, kondiĉe ke oni uzas la ŝablonon en teksto pri jaroj, kiel titolo estas simple la jara nombro, se antaŭ nia erao, kun komenca minuso, do ekzemple "-2503".


Se vi havas demandon pri ĉi tiu ŝablono, tiam vi povas demandi en la ŝablonprojekta diskutejo. La Intervikiaj ligiloj estu metataj al Vikidatumoj. (Vidu Helpopaĝon pri tio.)