Ŝidloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
„Bantu“-infanoj en vilaĝo apud Jawhar

La ŝidloj estas etna minoritato en Somalio, kiuj loĝas en la valo de la rivero ŝabelo apud Jawhar. Ili vivtenas sin de agrikulturo kaj estas klientoj de la Mobileen-Mudulood-Hawiye, kiuj estas nomadaj bestbredistoj. Ilia nombro ne estas konata, verŝajne estas kelkaj 10.000 homoj.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo verŝajne venas de la vorto ŝid kiu signifas „muelŝtono“. Uzi muelŝtonon estas karakerizaĵo de nenomada-agrikultura popolo.[1]. mapo de la etnaj grupoj en Somalio 1977; etnaj minoritato, inter ili ŝidloj, ruĝe

Deveno[redakti | redakti fonton]

Ili devas - same kiel makanoj pli riversupre apud Beledweyne – de la nigrafrika („negroidaj“) popoloj, kiuj jam vivis antaŭ la somaloj en la regiono. Lauixdire aldoniĝis dum la jaroj fuĝintaj aŭ liberigintaj sklavoj. Por kelkaj etnologoj la ŝidloj apartenas al la „somaliaj bantuoj“, termino, kiu estas uzata ekde la 19910jaroj por idoj de la iamaj bantuaj sklavoj kaj pli vaste por la nigrafrikaj minoritataj grupoj en Somalio. Necertas, ĉu ili iam parolis bantuan lingvon.

Muhammad Qulid al-Rashidi de la Sufo-Ordeno de la Salihiyya fondis du relegiaj setlejoj sur la tritorio de la ŝidloj, kie li en la jaro 1918 mortis[2].

Dum la itala regado (Itala Somalilando) Luigi Amadeo von Savoyen fondis en la jaro 1920 sur la ŝidla teritorio la setlejon Villaggio Duca degli Abruzzi, la pli postan urbon Jawhar[3].

Dum la Somalia interna milito la ŝidloj suferis atakojn de la somalaj klanoj „Hawiye“ kaj Darod.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Massimo Colucci 1924, zit. en Ioan M. Lewis: Peoples of the Horn of Africa: Somali, Afar and Saho, Ethnographic survey of Africa: North-Eastern Africa, Part I, International African Institute, London, 1955 (S. 31, 41–42)
  2. Library of Congress Country Studies: Somalia: Religious Orders and the Cult of the Saints
  3. I. M. Lewis: Review of La Somalia e l'Opera del Duca degli Abruzzi by Clelia Maino, in: Journal of the International African Institute, Vol. 30, No. 2 (April 1960)