Ŝprucigilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝprucigilo estas aparato por ŝprucigi likvaĵon. La botela ŝprucigilo estas nomata sprajilo, la esprimo ŝprucigilo estas forte ligita al agrikulturo, sed oni povas uzi ĝin ekz. por estinga ŝprucigilo.

En agrikulturo, la (agrikultura, agra) ŝprucigilo estas aparato por ŝpruci herbicidojn, pesticidojn kaj likvan sterkon al plantoj. Ŝprucigiloj varias de homportebla aparatoj (tipe surdorse kun ŝpruc-tubo) al memmovitaj maŝinoj simile al traktoroj aŭ la ŝprucigado povas okazi per aviadiloj.