Ŝrumpflacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ŝrumpflacio[1] (angle shrinkflation) estas komerca strategio: kiam la kvanto de produkto malpliiĝas dum la prezo povas plialtiĝi.

Historio[redakti | redakti fonton]

La origino de la koncepto estas nekonata. La vorto estas logike farita laŭ la sama maniero de la angla, franca, ktp gluo de radiko "ŝrumpi" kaj "inflacio" , do ŝrumpflacio. La angla vorto "shrinkflacion" aperis en la 2000-aj jaroj tra la mondo.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Ekzemple en Francio, la firmao Coca-Cola malaltigis la nombron da decilitroj en siaj Koka-kolao-boteloj, pliigante la prezojn, por kompensi la impostojn en 2012.

La fenomeno ankaŭ forte influas Japanion, en kunteksto de ekonomia malrapidiĝo kaj malforta Japana eno kiu reduktas la profitojn de kompanioj. Ĉi-lastaj, anstataŭ pliigi prezojn, reduktas porciojn. Pro la 50% plialtiĝo de la prezo de kakao en 2014, la ĉokolada tabuleto pasis de 55 al 50 gramoj kun la sama prezo.

En Britio oni analizas la ŝrumpflacion post la Briteliro de EU. Plibone ol altigi la prezojn, kaj malfortigi la konsumon, estis pli bone redukti la kvantojn ĉe varoj... do uzi ŝrumpflacion.

Alia nocio[redakti | redakti fonton]

"Kvalitdeflacio" (en angla : "skimpflation") Kiam oni mallaltigas kvaliton de produkto kaj prezo restas sama aŭ eĉ plialtiĝas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiu vorto devas estis konfirmita de la esperantistaro - uzata ĉe ekonomia interŝanĝo en 2022