Ŝtata Universitato de Bakuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ŝtata Universitato de Bakuo (azere Bakı Dövlət Universiteti) estas publika universitato kiu troviĝas en Bakuo, ĉefurbo de Azerbajĝano. Ĝi estis fondita en 1919 laŭ Leĝo de la Parlamento de la efemera Azerbajĝana Demokratia Respubliko. La universitato malfermiĝis kun ses katedroj (historio, filologio, fiziko, matematiko, juro kaj medicino. La unua rektoro de la universitato estis Vasilij Razumovskij, eksa profesoro de kirurgo en la Universitato de Kazano.

En 1930, la registaro de la Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko ordonis fermi la universitaton, pro reordigado de la supera eduksistemo, kaj ĝi estis anstataŭata de la Supera Pedagogia Instituto. Tamen, en 1934 la Universitato estis remalfermita kaj daŭrigis ĝian antaŭan laboron. Pro la Dua Mondmilito ĝi devis fermiĝi pro la manko de profesoroj.

Okaze de la 40-a datreveno de la universitato en 1959, ekzistis tiame 13 fakultatoj. La Azerbajĝana Medicina Universitato kaj la Ŝtata Azerbajĝana Ekonomika Universitato estas sendependaj universitatoj kiuj antaŭe estis fakultatoj.

La Ŝtata Universitato de Bakuo estas la plej grava supera eduka institucio de Azerbajĝano. Ĝi havas plurajn filiojn en la ĉefaj urboj kaj regionoj de la lando. Ĝi instruas en la azera kaj en la rusa lingvoj.