Ŝtato Akwa Ibom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ŝtato Akwa Ibom
subŝtato
Lando Niĝerio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Akwa Ibom State
Retpaĝo: www.akwaibomstategov.com

Ŝtato Akwa Ibom aŭ en la angla plenforme Akwa Ibom State - en Esperanto eble Akva-Ibom-Ŝtato - estas ŝtato respektive fakte subŝtato en sudorienta Niĝerio. Ties nomo estas rilata al la rivero Qua Iboe.

La ĉefurbo kaj registara sidejo estas Uyo kun ĉirkaŭ 500 000 loĝantoj. Eket kaj Abak estas la plej grandaj komercaj kaj industriaj urboj, respektive. Limoj estas oriente Krosrivera Ŝtato, okcidente Rivera Ŝtato kaj Abia Ŝtato, kaj sude la Atlantika Oceano kaj la plej suda pinto de la Krosrivera Ŝtato.

La indiĝenaj etnaj grupoj en Akva Ibom Ŝtato estas la Ibibioj, Annangoj, Oronoj, Oboloj, ĉiuj el ili kristanoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]