Ŝtirlic

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtirlic
fikcia homo • literatura rolulo • filma rolulo • fikciulo en televida serio
Kreita de Julian Semjonov
Verko 17 momentoj de printempo
Seventeen Moments of Spring
Rolita de Vjaĉeslav Tiĥonov, Uldis Dumpis, Vsevolod Safonov, Rodion Naĥapetov, Vladimir Ivashov, Daniil Strakhov, Ēriks Lācis
Informoj
Sekso vira
Nacieco Rusia Soveta Federacia Socialisma RespublikoSovetunioNazia Germanio
Okupo spiono
vdr

Ŝtirlic (Max Otto von Stierlitz, ruse Шти́рлиц, operacia kromnomo Maksim Miksimoviĉ Isajev, kaj fakte Vsevolod Vladimiroviĉ Vladimirov) – fikcia rolulo de 12 romanoj de Julio Semjonov, popularigita per portelevida filma adapto unu el ili Deksep momentoj de printempo. La 12-parta fimserio estis reĝisorita de Tatjana Lioznova. Ŝtirlic estis aktorita de Vjaĉeslavo Tiĥonov.

Tombo de Vjaĉeslavo Tiĥonov – filma Ŝtirlic

Ŝtirlic estas sovetia spiono kaj kiel kolonelo de SS (SS-Standartenführer) laboras en Ĉefa Oficejo de Sekureco de Regno (Reichssicherheitshauptamt) en Berlino. Lia ĉefa kontraŭulo en spiona ludo estas generalleŭtenanto de SS (SS-Gruppenführer) Muller, estro de Gestapo.

Listo 12 noveloj pri Ŝtirlic kun jaroj de novelintrigo[redakti | redakti fonton]

  • 1921Diamantoj por la diktatoreco de la proletaro (Бриллианты для диктатуры пролетариата)
  • 1921—1922Neniu pasvorto bezonata (Пароль не нужен)
  • 1927Delikateco (Нежность)
  • 1938Hispana versio (Испанский вариант)
  • 1941Alternativo (Альтернатива)
  • 1941La tria mapo (Третья карта)
  • 1944-1945Majoro «Trombo» (Майор «Вихрь»)
  • 1945Deksep momentoj de printempo (Семнадцать мгновений весны)
  • 1945Oni ordigitis travivi (Приказано выжить)
  • 1946Ekspansio – I (Экспансия — I)
  • 1946Ekspansio – II (Экспансия — II)
  • 1947Ekspansio – III (Экспансия — III)
  • 1947-1953Malespero (Отчаяние)
  • 1967Bombo por la prezidanto (Бомба для председателя)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]