Ŝton-sferoj de Kostariko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtonsferoj de Kostariko
Monda heredaĵo

Ŝtonsfero en la korto de Nacia muzeo de Kostariko
Lando  Kostariko
Tipo Kultura
Surfaco 24.73
Kriterioj (iii)
Fonto 1453
Regiono** Latinameriko kaj Karibio
Geografia situo 8° 54′ 41″ N, 83° 28′ 39″ U (mapo)8.91138889-83.4775Koordinatoj: 8° 54′ 41″ N, 83° 28′ 39″ U (mapo)
Registra historio
Registrado 2014  (38 sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Kostariko

Ŝton-sferoj de Kostariko (Kostariko)
Ŝton-sferoj de Kostariko (Kostariko)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

Ŝton-sferoj de Kostariko estas pli ol 300 ŝton-sferoj en Kostariko, kiuj apartenas al la plej gravaj arĥeologiaj reliktoj sur la Amerika kontinento. Ili estis listigitaj en 2014 sur la listo de Mondaj kulturheredaĵoj de UNESKO.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La sferoj konsistas plej ofte el gabro, intruzipetro simila al granito, ĉ. dekduo estas el konkokalko kaj sabloŝtono. Inter la sferoj ekzistas kelkcentimetraj kaj dumetraj en diametro. La plej grandaj pezas 15 tunojn.

Trovejoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas multaj trovejoj, plimulto en la Diquis-Delto kaj sur la insulo Isla del Caño, pliaj ĉe Río Térraba kaj ĉe Golfito; ĉiuj en la Provinco Puntarenas, kiu okupas la sudan kaj mezan partojn de la Pacifika flanko de Kostariko. Kelkaj ekzempleroj estas troveblaj ĉ. 300 km norde en Papagayo sur duoninsulo Nicoya en Provinco Guanacaste.

Produktado kaj aĝo[redakti | redakti fonton]

Kiel prilaboraj spuroj supozigas, la sferoj estis formitaj per batado kaj ŝlifo per ŝtonoj. Proksime de la sfero, oni trovis pruvojn el la Antaŭkolumba Ameriko: ceramikaĵojn el la Aguas-Buenas-kulturo (200-600 p.K.), ĉe aliaj skulptaĵoj de „Buenos-Aires-Poliĥroma tipo“ el la epoko de 1000–1500 p.K. La datadon malfaciligas, ke la sferojn oni movis el siaj originalaj lokoj dum la lastaj jarcentoj.

Produktintoj de la sferoj estis verŝajne antaŭuloj de la Boruca-indianoj.