Gabro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manpleno de gabro

Gabro estas kompakta, malfajngrajna magma roko de plutona origino. Estas rokaĵo, kiu ekestis profunde en la terinterno.

La gabro-minejo por stratkonstrumaterialo ĉe Bad Harzburg en Germanio

Gabro iufoje enhavas amasojn da ercaj mineraloj kaj en tiuj okazoj oni povas uzi ĝin kiel ercoj de kupro, nikelo kaj titano. Ofte ĝi uziĝas kiel konstrua kaj plaka ŝtono de altgrada fortikeco por ekstera kaj interna plakado, precipe en formo de poluritaj platetoj kaj por fari gruzon kaj paviman ŝtonon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karlfriedrich Fuchs: Natursteine aus aller Welt; entdecken, bestimmen, anwenden. S. X, Callwey, München 1997.
  • Walter Maresch, Olaf Medenbach: Gesteine. Mosaik Verlag, München 1987, ISBN 3-576-10699-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]