Ŝtudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Motorbloko de Diesel-motoro ZT 303 kun ŝtudoj por fiksi kulason.

Ŝtudo [1] estas aparta speco de bolto, uzata por kunigi du pecojn de maŝino aŭ ĉarpentaĵo. Ĝenerale fiksiĝas en unu peco (per ŝraŭbado, veldado, premfiksado) kaj uzas ŝraŭbingon por kunigi la alian.

Ŝtudoj fiksitaj per ŝraŭbado estas stangetoj kun ŝraŭbaĵo je ambaŭ ekstremaĵoj. Ili estas fiksitaj al unua peco en blinda truo kun ŝraŭbinkanelo. Oni fiksas la duan pecon havante pasantan truon per ŝraŭbingo. Tiaj ŝtudoj estas kutime uzataj por fiksi la kulason de eksplodmotoro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 1123