Ŝudodano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reĝo Ŝuddhodana kaj lia kortego

Reĝo Ŝuddhodana estis patro de budho Ŝakjamuni. Li estis reganto de dinastio Ŝakjoj, kies teritorio troviĝis en antikva Hindio en hodiaŭa suda Nepalo. Ŝuddhodana havis du edzinojn, fratinojn Majadevi-on kaj Praĝapati-on.

Laŭ tradicio estis al la filo de Ŝuddhodana destinite, ke li fariĝu aŭ mondreganto (ĉakravartin) aŭ granda sciencisto. Ŝuddhodana volis, ke lia filo fariĝu granda reganto. Tial, kiam la malgranda princo naskiĝis (li ricevis nomon Siddhartha), li kovris lin per lukso klopodante "savi" lin antaŭ doloroj de la mondo. Sed la princo pli poste travidis, foriris en senhejman staton kaj pli poste li fariĝis budho.