Ŝurikeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ninĵa-ŝurikenoj
bo-ŝurikenoj

Ŝurikeno [japane 手裏剣 ŝuriken, kaŝita manarmilo) aŭ ĵetponardo[1][2] estas kolekta nomo por mallongaj japanaj ĵetarmiloj. Plej konataj ekzemploj por ŝurikeno estas la (publike nomata) „ĵet-stelo“ aŭ „ninĵastelo“, kiuj ofte aperas en holivudaj filmoj, temantaj kun japana batalanto.

La ŝurikenoj havas diversajn formojn de plata stelo tra klingoforma ĝis boltoforma (bo-ŝurikenoj) ĵetarmilo. La eĝoj kaj pintoj de la ŝurikenoj estas akraj, trapikaj.

Oni portis la ŝurikenojn en kaŝitaj poŝoj, dum la boŝurikenoj ofte en la zono (nomata Obi). La ĵeto de ŝurikeno povas esti morta ene de kelkaj metroj kaj fare de sperta batalisto. Oni kelkfoje preparis la klingojn eĉ per veneno aŭ ĉevala sterko, tiel la ebla travivinto poste mortis pro sekvoj de la venenado, infektado.

En plimulto de la landoj, aĉeto, uzo de la ŝurikenoj estas leĝe reguligita. La ŝurikeno estas laŭ leĝo – en multaj landoj- armilo.

La plat- kaj stelformaj ĵetklingoj havas meze truon, kiu dum flugo eldonas alt-susuran sonon, kio timigas la kontraŭulon.

La bio-ŝurikeno estis antaŭbildo por la flugsago de la unua mondmilito.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Vortaro Japana-Esperanta" p436
  2. "Esperanto-Japana Vortaro" p892