Saltu al enhavo

Şırnak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Şırnak
distrikto de Turkio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando  Turkio
Provinco provinco Şırnak
Demografio
Loĝantaro 108 699  (2023) [+]
Loĝdenso 64 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 31′ N, 42° 28′ O (mapo)37.52166666666742.458611111111Koordinatoj: 37° 31′ N, 42° 28′ O (mapo) [+]
Alto 1 330 m [+]
Areo 1701 km² ( 170 100 ha) [+]
Horzono TRT [+]
Şırnak (Turkio)
Şırnak (Turkio)
DEC
Situo de Şırnak

Map

vdr

Şırnak (kurde Şirnex) estas urba distrikto en la sudorienta parto de Turkio. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Şırnak. La urbestro de la urbo ekde 2019 estas Mehmet Yarka (ankoraŭ funkcianta en 2025) - li apartenas al la konservativa politika partio Adalet ve Kalkınma Partisi (AKP). En 2023, la urbo havis 75 932 loĝantojn kaj la tuta distrikto ampleksis 108 699 loĝantojn - do tri kvaronoj de la distriktaj loĝantoj loĝas en la kerna urbo. Areo de la distrikto estas 1 701 km². La distrikto, turke nomata Şırnak İlçeMerkez İlçe (centra distrikto), cetere preskaŭ tuŝas la limon al Irako. La ponto kaj grava limtransirejo Ibrahim Ĥalil estas senpere proksima, sed tamen formale ne estas parto de la distrikto.