Šarūnas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Šarūnas estas litovlingva vira persona nomo.

La nomo devenas de la malnovlitova vorto šarus kio havas la signifon "rapida" kaj estas bazo de la verbo šariuoti ("rapidi", "hasti"). La nomo populariĝis per la verkisto Vincas Krėvė-Mickevičius kiu kreis novelon pri legenda kavaliro de la urbo Merkinė kiu havis la nomon Šarūnas[1]. Festotago de la nomo en Litovio estas la 19-a de februaro[2] Kutimaj litovlingvaj mallongigaj formoj estas Šarius kaj Šarys.

Konatuloj kun tiu persona nomo[redakti | redakti fonton]

  • Šarūnas Adomavičius (naskiĝis en 1951), diplomato, administra juristo, vica ministro pri eksteraj rilatoj de Litovio
  • Šarūnas Bartas (naskiĝis en 1964), filmreĝisoro
  • Šarūnas Birutis (naskiĝis en 1961), politikisto, membro de la Eŭropa Parlamento (2004-2009)
  • Šarūnas Jasikevičius (naskiĝis en 1976), korbopilkisto
  • Šarūnas Marčiulionis (naskiĝis en 1964), korbopilkisto
  • Šarūnas Šulskis (naskiĝis en 1972), ŝakludisto

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 339
  2. informo en la retejo day.lt pri litovaj festotagoj