Švihov (burgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Švihov

Suma vido al burgo Švihov

Suma vido al burgo Švihov
burgo
Geografiaj informoj
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Geografia situo 49° 28′ 44″ N, 13° 17′ 6″ O (mapo)49.47877777777813.284888888889Koordinatoj: 49° 28′ 44″ N, 13° 17′ 6″ O (mapo)
Švihov (Ĉeĥio)
Švihov (Ĉeĥio)
DEC
Švihov
Švihov
Situo de Švihov
Map
Konstruita 1480-1489
Devena posedanto Půta Švihovský z Rýzmberku
Retadreso Oficiala burga retpaĝo
vdr

Švihov estas burgo en Ĉeĥio. Ĝi situas en la samnoma urbo en la okcidenta parto de Bohemio, en regiono Plzeň, 10km norde de la distrikta urbo Klatovy. Temas pri la plej konata ĉeĥa akvoburgo, en 2001 ĝi estis listigita inter naciaj kulturaj memorindaĵoj de Ĉeĥio.

enirturo

Historio[redakti | redakti fonton]

Švihov estas unu el plej junaj ĉeĥaj burgoj. Ĝi estis konstruita en malfrugotika stilo en jaroj 1480-1489 por Půta Švihovský el Rýzmberk. La finkonstruon de la fortikaĵo daŭrigis post lia morto liaj filoj, kiuj tiucele invitis faman arkitekton Benedikt Ried. Pro sia inĝenia defenda akvosistemo ĝi apartenis al la plej bonaj fortikaĵoj tiutempaj. Post la tridekjara milito (1618-1648) ne plu loĝata kaj ŝanĝita je garbejo, en la 19-a jarcento forlasita, ekde 1950 iom post iom rekonstruata.

akvofosaĵo kaj defendomuroj

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

La burgo estas publike alirebla ekde aprilo ĝis oktobro.

Trarigardoj kun ĉiĉerono estas dividitaj je 2 linioj:

  • 1. linio – Burgo – burgoposedantoj el la 15-a - 16-a jarcentoj

(Ruĝa bastiono, interna korto, keloj, enirsalono, ĉambro de burgestrino, kapelo kun fresko de sankta Georgo, dancsalono, armilejo)

  • 2. linio – Kuirejo – vivo de servistaro (oficejo de la burgmastrumanto, vinkeloj, gotika salono, gardistejo, renesanca nigra kuirejo)

En Ĉevalejo kaj Blanka bastiono okazadas portempaj ekspozicioj.

En la burga arealo krome troviĝas aparta ekspozicio pri gnomoj kaj fantomoj de Vítězslava Klimtová (alloga precipe por infanoj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]