Ŭonbulismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŭonbulismo aŭ vonbulismo (koree: 원불교 [ŭonbulgjo]) estas religio fondita de Sotesano (1891-1943), en 1916, Koreio. Ĝi prenas, kiel kredobjekton kaj praktikmodelon, cirklon, kiu estas la darmkorpa budho. Sotesano esprimis per cirklo la fundamentan veron de la universo, pri kiu li iluminiĝis meminstruite post dudekjara asketa penado.

Ŭonbulismo instruas siajn kredantojn konscii profunde la bonfarojn de ĉiuj estaĵoj kaj danki ilin. La kerna vorto de ŭonbulismo do estas “bonfaro”, per kiu interrilatas ĉiuj estaĵoj en la universo. Ŭonbulismo celas disvolvi homan spiriton per verreligia kredo kaj realmorala trejno, responde al materia evoluo.

La fundamenta doktrino de ŭonbulismo konsistas el la kvar bonfaroj kaj la kvar nepraĵoj, kaj el la tri studoj kaj la ok sintenoj. La kvar grandaj principoj de ŭonbulismo estas ĝustaj iluminiĝo kaj ago, pribonfara konscio kaj danko, utiligo de la budha darmo, kaj sindonema servo al publiko.

Sotesano post sia iluminiĝo tralegis multajn librojn de tradiciaj religioj kaj konsideris Ŝakjamunion sanktulo el la sanktuloj kaj decidiĝis fondi novan eklezion, surbaze de la budha darmo. Ŭonbulismo strebas al la ĝisdatigo, vivutiligo kaj popularigo de la budha darmo.

Nun ŭonbulismo havas firman statuson en la korea socio kaj disvastiĝas tra la mondo. Ĉi tiu libro estas la baza sankta skribo de ŭonbulismo kun fundamenta doktrino.

Video

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retpaĝo de ŭonbulismo: http://www.uonbulismo.net/