ʻOumuamua

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1I/ʻOumuamua, jen bildigita per la 4,2-metra la Teleskopo William-Herschel sur la Kanariaj insuloj la 28-an de oktobro 2017, estas vidata kiel fiksa lumo en la centro de la bildo, ĉar la teleskopo daŭre sekvas ĝian moviĝon. La steloj en la fono aperas kiel strioj, ĉar ili moviĝas multe malpli rapide ol ʻOumuamua

ʻOumuamua (el la havaja ʻoumuamua, "skolto") estas la unua interstela objekto eltrovita pasante tra la Sunsistemo. Formale nomita 1I/2017 U1, ĝin eltrovis Robert Weryk per la teleskopo Pan-STARRS ĉe Haleakala Observatorio, Havajo, la 19-an de oktobro 2017, 40 tagojn post kiam ĝi pasis sian plej proksiman punkton al la Suno. Kiam unue vidita, ĝi estis proksimume 33 000 000 km. (0.22 AU) de Tero (ĉirkaŭ 85-oble diste kiel la Luno) kaj jam direktiĝanta for de la Suno.

ʻOumuamua estas malgranda objekto, taksita ĉirkaŭ 230 m–1,000 m × 35 m–167 m × 35 m–167 m laŭ grandeco. Ĝi havas malhelan ruĝan koloron, simile al objektoj en la ekstera Sunsistemo. ʻOumuamua montris neniujn signojn de kometa vosto malgraŭ sia proksima aliro al la Suno, sed poste spertis ne-gravitan akcelon, potenciale konsekvencan kun puŝo de suna radiada premo. Ĝi havas gravan longiĝon kaj rotacian indicon, do oni taksas, ke ĝi estas metalo-riĉa kun relative alta denseco. ʻOumuamua estas stumble rulanta, anstataŭ glate rotacianta, kaj moviĝas tiom rapide relative al la Suno, ke estas neniu ŝanco, ke ĝi devenis el la Sunsistemo. Tio ankaŭ signifas, ke ʻOumuamua ne povas esti kaptita en la Suna orbito, do ĝi poste lasos Sunsistemon kaj rekomencos sian veturon tra la interstela spaco. La devena planedsistemo de ʻOumuamua kaj la kvanto da tempo, kiom ĝi elspezis dum sia veturo inter la steloj, estas nekonataj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo ʻOumuamua en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]