.mp
Aspekto
| .mp | |
|---|---|
| Fondita en | 1996 |
| Speco | Nacia domajno de plej alta nivelo |
| Statuso | Aktiva |
| Administranto | Saipan DataCom, Inc. |
| Oficiala destino | Aĵoj rilataj al Nord-Marianoj |
| Reala uzado | Estas ofertata kiel domajno por retejoj uzeblaj per moveblaj aparatoj Foje MP estas komprenata kiel Membro de Parlamento |
| Limigoj | Neniuj limigoj por registrado; personaj retejoj estas gastigataj ĉe la propraj serviloj de la registrejo kaj devas esti konstruitaj per la sistemo chi.mp, aĉetitaj domajnoj havas neniujn limigojn |
| Strukturo | Registradoj okazas duanivele; estas kelkaj retejoj rilataj al Nord-Marianoj kun trianivelaj domajnoj sub tiaj zonoj kiel .gov.mp kaj .org.mp |
| Retpaĝaro | get |
.mp estas interreta nacia domajno de plej alta nivelo por Nord-Marianoj. En ĉi domajno estas kelkaj retejoj rilataj al Nord-Marianoj (tiaj kiel registaraj retejoj kun nomoj en .gov.mp kaj kelkaj retejoj en .org.mp kaj .co.mp). La retejo get.mp ebligas al uzantoj registri kaj administri .mp-domajnojn.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Delegation Record for .MP Arkivigite je 2006-04-24 per la retarkivo Wayback Machine (angle) (informo de servo whois de IANA pri la domajno)
