12-paŝa programo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

12-paŝa programo estas procedo, unue evoluigita de Alkoholuloj Anonimaj, por resaniĝadi iom post iom el alkoholismo, toksomanio, tromanĝado aŭ aliaj perturbantaj kutimoj.

Kiel priskribita de la Usona Asocio pri Psikologio, la procedo konsistas de[1]:

  1. konfeso de senpoveco regi la propran konduton;
  2. agnosko, ke ia supera potenco povus doni forton;
  3. ekzameno de antaŭaj eraroj kun la helpo de pli sperta membro, aŭ "subtenanto"
  4. korektado de tiuj eraroj
  5. lernado kiel vivi laŭ nova kodo de konduto
  6. helpado de aliaj personoj, kiuj suferas pro la sama manio

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. VandenBos, Gary R.. (2007) APA dictionary of psychology, 1‑a eldono, Vaŝingtono: American Psychological Association. ISBN 1-59147-380-2. OCLC 65407150.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]