41-a IS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
titolpaĝo de la seminaria broŝuro

La 41-a Internacia Seminario de la Esperanto-Junularo okazis inter la 27-a de decembro 1997 kaj la 3-a de januaro 1998 en la urbo Traben-Trarbach de la federacia lando Rejnlando-Palatinato en la okcidento de Germanio, en kunvenejo inter pitoreskaj vitejoj kaj kun impona rigardo al la valo de la rivero Mozelo. En la sama ejo la evento jam okazis ankaŭ naŭ jarojn pli frue.

Kiel dum antaŭaj jaroj, la Federacia ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj de Germanio subvenciis la aranĝon per plurdekmil germanaj markoj, tial ke ne nur la kotizoj estis parte pagitaj de la ŝtato, sed ĉiu partoprenanto rericevis procentaĵon de siaj vojaĝkostoj, kio do aparte kuraĝigis partoprenantojn el pli foraj landoj alvojaĝi kaj kundiskuti.

Ĉi-foje la temo de la semajno - kiu laŭ nombro de partoprenantoj kaj komparoj de aliaj Esperanto-aranĝoj estis pli "kongreso" ol "seminario" - estis
"Socio kaj komunikado"