43-Vira Skuamiŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

43-Viraj Skuamiŝo estas fikcia sporto, kiun elpensis George WOODBRIDGE kaj Tom KOCH. Ĝi estis prezentata en ekzemplero 95 de la satira usona MAD Magazine (junio 1965). La ludregularo, intencita kiel satiron de team-ludoj, kompreneble estas ne ludebla; sed "MAD Magazine" ricevis multajn remendojn, ŝajnis ke kelkaj universitatoj provis fari teamojn kaj praktiki la ludon.

En la artikolo prezentiĝas nova lud-terminaro sed sen ia klarigo; multe de la humuro estiĝas per la provoj de legantoj diveni la signifon kaj de la sensencaj vortoj kaj de la senracia regularo.

Ludantoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiu teamo konsistas el unu dekstra kaj unu maldekstra Interna Groucho, unu dekstra kaj unu maldekstra Ekstera Groucho, kvar Profundaj Bruderoj, kvar Malprofundaj Bruderoj, kvin Barilpordoviroj, tri Maldefendaj Niblingoj, kvar Kvarona-Frummertoj, du Duono-Frummertoj, unu Plena-Frummert, du Superblatoj, du Subblatoj, naŭ Subtena-Finkoj, du Saltistoj, kaj unu Suĉilo.

La lud-kampo[redakti | redakti fonton]

La lud-kampo estas pentagona kampo, nomita Flutnejo; la ludo daŭras sep 15-minutajn Ogrojn (sed ok se pluvas).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]