53-a Virtuala Esperanto-Konferenco ILEI 2020

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de VEKI

La 53-a Virtuala Esperanto-Konferenco de ILEI 2020, mallonge VEKI okazas de la 25-a ĝis la 31-a de Julio 2020. Tiu perreta evento anstataŭas la planitan Kongreson en Kebekurbo, Kanado, kiu devis esti nuligita pro la kronvirusa pandemio de 2019-2020.

Organizado[redakti | redakti fonton]

La organizado de tiu VEKI estas en la manoj de Mireille Grosjean, la prezidanto de ILEI.

La estraro decidis konservi la numeron 53 por tiu evento, kaj doni al ĝi la nomon Konferenco.

La konferenca temo estas Interlingvistiko kaj Esperanto en Universitatoj.

Programo[redakti | redakti fonton]

Tempoplano por preskaŭ ĉiuj horzonoj

La programo antaŭvidas 7 tagojn, kun tri sesioj en ĉiu tago, kaj kun preciza temo por ĉiu tago.

  1. Solena malfermo, inaŭguro, prelegoj pri la kongresa temo. Planeda pripenso (anstataŭ iu nacia vespero).
  2. Pripensoj pri strukturo. Komitato Festo de Esperanto en la preciza naskiĝtago 26-an de julio.
  3. Prelegoj pri lingvoj. Lingva Festivalo. Prizorgas la Tagon Elena Nadikova.
  4. Prelegoj pri interlingvistiko kaj Esperanto en universitatoj. Prizorgas la Tagon Ivan Colling.
  5. Mastrumado de la Ligo ILEI. IPR, JA. Vivo de ILEI, demandoj kaj respondoj. Gastronomia rondo.
  6. Pedagogio Pedagogiaj temoj. Instruspertoj. Prizorgas la Tagon Elisabeth Le Dru.
  7. AMO–seminario. Internaciaj agadoj, internaciaj institucioj / Konkludo

La Gastronomia Rondo havas sian originon en la kutimo de ILEI nomita Frandvespero, kiu okazas komence de ĉiu kongreso. Ĉar la konferencanoj ne vesperumas samtempe, la estraro decidis pri nova nomo por tiu aktivaĵo, kiu ebligis montri diversajn filmetojn pri diversaj manĝoj en diversaj landoj.

Aperis kontribuoj de artistoj: deklamadoj kaj koncertoj; ili konkludis ĉiun sesion per arta parto. Kontribuis Miguel Fernandez, Ralph Glomp, Amira Chun, Joël Muhire, Mikael Bronstejn, Anjo Amika, Perla Mielo, Ĵomar kaj Natasha, Kajto, Fransoazo, JoMo.

Ne okazis paralelaj programoj. Nur du prelegoj estis dufoje elsenditaj, do la programo daŭre alportis ion novan, sen ripetado. Estis liberaj vidbabilejoj paralele.

Statistiko[redakti | redakti fonton]

En la 25-a de julio aliĝis 343 personoj el 60 landoj. Fine de la evento estis 350 aliĝintoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.