60-a Germana Esperanto-Kongreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 60-a Germana Esperanto-Kongreso okazis en Monastero (Vestfalio) en la pentekosta semajnfino de la 27-a ĝis la 31-a de majo 1982. Temis pri la unua nacia Esperanto-kongreso en la urbo (en 2011 sekvis dua, komuna kongreso de la nederlanda kaj germana Esperanto-movadoj). Tradicie la naciaj Esperanto-kongresoj en Germanio laŭeble okazas en la pentekosta semajnfino, ĉar la simboleco de la kristana evento, en kiu surprize fremdaj malsamlingvanoj subite interkompreniĝas, bone paralelas al la simboleco de tia interkompreniĝo de malsamnacilingvanoj en Esperanto-kongreso.

malfrontpaĝo de la kongresa libro, bildiganta la historian urbodomon

Ĉi-jare tamen aparte akcentiĝis la temo de interŝtata paco, pro ke ke post la interkonsento de la historia Vestfalia Paco en la urboj Monastero kaj Osnabruko, kiu en 1648 finis la Tridekjaran Militon, la temo estis kontinue aparte atentata en la urbo. La kongreso tial ne nur akcentis historiajn simbolojn de la Vestfalia Paco, kiel ekzemple ilustraĵo de la latina slogano "pax optima rerum" = "paco, plej bona el ĉiuj aferoj" de 1648, origine reliefa blazontabulo en la kunsideja "pacosalono" de la urbodomo, sur la kongreslibra titolpaĝo. Krome la evento ankaŭ konscie kaj inde finis la urban eventon "Paco-Semajnoj", kiun iniciatis la Germana sindikata konfederacio (DGB), la studenta konsilio (ASTA) de la monastera universitato kaj la urba ligo de junularaj asocioj, kaj kiun subtenis 67 organizaĵoj aktivantaj en la urbo, inter ili la kristana movado Pax Christi, la Liberala Junularo, Amnestio Internacia, Socialdemokrataj Virinoj kaj diversaj grupoj de eksterlandaj elmigrintoj kaj de solidaruloj kun specifaj ekster Germanio subpremataj malplimultoj. Publika diskuto de Germana Esperanto-Junularo inter esperantistaj aktivuloj kaj neesperantistaj reprezentantoj de la grandaj organizaĵoj de la "Paco-Semajnoj" vivigis tiun interkontaktiĝon.

Krome, interalie la en la antaŭa jaro en Monastero fondita eŭropa organizaĵo por subteno de la brazila infanejo Bona Espero prezentis sian laboron kaj varbis por plia engaĝiĝo. Kaj germanlingva profesieca ekspozicio de esperantlingva titolo "pri kaj per" (en la senco de "pri kaj per Esperanto") akcentis ne nur informi la publikon pri la fenomeno de praktike funkcianta neŭtrala internacia lingvo kaj la ĝeneralaj aktivecoj de la Esperanto-movado: ĉi-jare aparte substrekiĝis la internacia solidaro de la esperantista komunumo, kun blinduloj en Afriko, kun lepruloj en Azio, kun infanoj en Sudameriko, solidarecon ankaŭ kun Solidarność.

Krom la eblecoj vaste promeni tra la historia, mezepoka centro de la hansa urbo Monastero, pitoreske kaj detalece rekonstruita post la ampleksaj detruoj de la Dua Mondmilito, turismaj ekskursoj al la akvokasteloj Westerwinkel el la mezo de la 17-a jarcento kaj Nordkirchen de 1712, nur du el multaj ekzemploj pri lokaj akvokasteloj el tiu epoko, krome al la subĉiela etnografia muzeo Mühlenhof kaj la urba zoologia parko kompletigis la programerojn.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Kongreslibro de la 60-a Germana Esperanto-Kongreso