Mihály Makkai
Mihály Makkai [mihAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Makkai Mihály, en Kanado Michael Makkai estas hungara-kanada matematikisto, pedagogo, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (1995). Lia patro estis historiisto László Makkai.
Mihály Makkai [1] naskiĝis la 24-an de junio 1939 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Mihály Makkai frekventis universitaton en sia naskiĝurbo inter 1957-1962, poste li lernis de Rózsa Péter, fine li plulernis en Varsovio. Inter 1962-1971 li laboris en matematika esplora instituto. En 1966 li doktoriĝis. En 1971 li ekinstruis en Winnipeg, post 2 jaroj li daŭris la instruadon ĝis 2010 en Montrealo. Li okupiĝas precipe pri modela teorio, teorio de kategorioj, algebra logiko. Kun Leo Harrington kaj Saharon Shelah li pruvis la Vaught-supozon por ω-stabilaj teorioj. Li havas Erdős-nombron da 1.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- First Order Categorical Logic, Lecture Notes in Mathematics (1977)
- Accessible categories: the foundations of categorical model theory (1989)
- Duality and Definability in First Order Logic (1993)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio angle
- hungarlingva biografieto
- Angla Vikipedio helpe de WikiTrans