Anto
Aspekto
Anto (el latino, eble el ante, 'antaŭ'), estas arkitektura termino kiu priskribas la fostojn aŭ pilierojn je ambaŭflankoj de pordego aŭ enirejo de Greka templo - fakte la iom elstaraj pilieroj kiuj finigas la murojn de la navo.[1] Ĝi diferencas el la pilastro, kiu estas pure ornama, kaj ne havas la strukturan subtenan funkcion de la anto.
Laŭ Francisko Azorín anto estas Pilastro plifortiganta ekstremon de muro.[2] Fakte li ne diferencigas anton el pilastro, sed same nuancigas ilin, do markante ioman diferencon. Krome li aldonas du rilatajn konceptojn: nome inanta, por la templo "kies fasado havas du antojn" kaj dustila inanto (el dustilo) por la "Portiko kun kolonoj inter antoj."[3]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Roth, Leland M. (1993). Understanding Architecture: Its Elements, History and Meaning (First ed.). Boulder, CO: Westview Press. ISBN 0-06-430158-3.
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 15.
- ↑ Samloke.