Aĉaĉario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aĉaĉario

Biologia klasado
Ordo: Malpigialoj Malpighiales
Familio: Kluziacoj Clusiaceae
Genro: Garcinio Garcinia
Specio: G. humilis
Garcinia humilis
(Vahl) C.D.Adams
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aĉaĉario estas frukto de Garcinia humilis, malgranda, produktive frukta arbo ligita al la mangostano. Aĉaĉariarbo kreskas en la suda parto de la Amazon-baseno en la centra areo de Bolivio, sed lastatempe estis plantita komerce en Burdekino, Aŭstralio. La frukto okupis la trian lokon en la Premioj pri Novigado de Fruit Logistica 2012 okazintaj en Berlino.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La aĉaĉario havas allogan koloron kaj formon kaj estas tre ornama. Ĝi estas ovforma, ĝis 6 cm longa kaj 4 cm en diametro. Ĝi prenas ruĝoranĝan nuancon kiam maturiĝas. Estas kutime unusola videbla kafokolora semo, sed pli grandaj fruktoj povas havi pli ol unu semon.

Konservo kaj uzo[redakti | redakti fonton]

La gusto estas priskribita kiel kaj maldolĉa kaj dolĉa kaj iomete memorigas limonadon. La iom dura, amara ŝelo povas esti disfendita per tranĉilo aŭ per la dentoj, kaj la manĝebla parto de la frukto suĉante la semon.

La Kvinslanda Departemento pri Agrikulturo, Fiŝfarmoj kaj Forstado trovis, ke la frukto konserviĝas bone dum kvar ĝis ses semajnoj tiel longe kiel ĝi restas ekster la fridujo. Ĝi rekomendas konservi la frukton je 15 ĝis 20 celsiaj gradoj kun alta relativa humideco. Se ĉi tiuj kondiĉoj ne plenumiĝos, la frukto ŝrumpos.[2]

La brilaj oranĝaj ŝeloj de la aĉaĉario povas esti metitaj en likvigilon kun akvo. Post kiam purigita kaj tiam kribrita por forigi ĉiujn solidojn, ĉi tiu likvaĵo povas esti diluita kaj dolĉigita laŭ onia gusto, tiam malvarmetigita por refreŝiga somera trinkaĵo.

Rikoltsezono[redakti | redakti fonton]

La aĉaĉario estas en rikoltsezono de decembro ĝis mez-marto en Aŭstralio.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Achacha honored at Fruit Logistica. freshplaza.com. Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-07.
  2. Staight K (13a de Februaro 2011) True Bolivia. Australian Broadcasting Corp., ABC Online Services.
  3. "Five ways with achacha", The Sydney Morning Herald, 14a de Februaro 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]