Aĝia Napa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Strando de Aĝia Napa.

Aĝia Napa (en greka Αγία Νάπα, prononce aˈʝa ˈnapa; en turka Aya Napa) estas turismurbo de plej orienta pinto de la suda marbordo de Kipro, fama pro siaj sablaj strandoj. Ĵuse, krom esti familia feria turismejo, ĝi iĝis "diboĉa ĉefurbo" kun Ibiza, Rimini, kaj Mikonos. Kiel ĉe tiuj menciitaj, ĝi iĝis ĉefe populara pro rilato al modernaj muziktipoj kiaj britdevenaj dubstep, drumenbaso, grime, haŭzo, kaj "garage".

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo Aĝia Napa devenas el Venec-epoka monaĥejo samnoma, situinta en la centro de la urbo, ĉe la placo kiu nune estas la centro de noktoklubado. La vorto "Aĝia" (Agia) signifas "sankta" en greka. "Napa" estas arkaismo kaj signifas "arbareta valeto". En antikva epoko la ĉirkaŭa areo de la urbo estis kovrita de densa arbaro.