Aŭĝila

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La moskeo de Aŭĝila estas la pli malnova en la Saharo.

Aŭĝila (arabe أوجلة) estas la nomo de oazo en la oriento de Libio. Loĝantoj parolas la aŭĝilan lingvon, kiu estas berbera lingvo. Granda parto de la virinoj nur parolas tiun lingvon. La viroj ofte ankaŭ parolas la araban lingvon. Entute (laŭ Ethnologue.com) oni taksas ke ekzistas ĉ. 3000 parolantoj. La loĝantoj de Aŭĝila kultivas malgrandajn ĝardenojn uzante akvon de profundaj putoj. Ili vivas de la agrikulturo kaj parto de la loĝantoj laboras en la naftoindustrio. La loĝantoj de Aŭĝila estas sunaistoj.

La oazo situas profunde en la libia dezerto, ĉirkaŭ 260 km sude de Aĝdabijah, ĉirkaŭ 300 km for de la marbordo kaj ĉirkaŭ 400 km for de la landlimo al Egiptio, kiu estas en la oriento. De Aŭĝila estas stratoj al Jalo, kiu situas ĉ. 25 km sudoriente kaj Kufra, kiu situas ĉ. 620 km sude.

Alternativaj nomoj

  • Awjila
  • Aujila
  • Augila
  • Aoudjila