Aŭasa
Aŭasa | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
urbo urbego ![]() | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 300 100 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 6 002 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 7° 3′ N, 38° 28′ O (mapo)7.0538.466666666667Koordinatoj: 7° 3′ N, 38° 28′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 708 m [+] | ||
Areo | 50 km² (5 000 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Aŭasa - ankaŭ latinliterigata Awasa aŭ Awassa, Auasa aŭ Avasa, amhare አዋሳ - estas urbo de Etiopio. Laŭ la stato de la censo de oktobro 1994 ĝi havis 69 169 loĝantojn, kaj laŭ takso de la nacia statistika agentejo en julio 2006 havis 125 315 (ne kalkuliĝas la antaŭurba zono). Laŭ la informoj de la nacia statistika agentejo [1] kaj la vikipedia listo pri grandaj urboj de Afriko temas pri unu el sume 11 etiopiaj urbegoj de pli ol 100 000 loĝantoj. Aŭasa ĝis 2019 apartenis al la etiopia Regiono de nacioj, naciecoj kaj popoloj de la Sudo, aŭ plennome "regiono de la sudaj nacioj, naciecoj kaj popoloj" de Etiopio, kaj estis ties ĉefurbo. Ekde 2020 ĝi estas la ĉefurbo de apartigita regiono Sidama. La urbo situas borde de samnoma lago Aŭasa, proksimume 280 kilometrojn sude de Adis-Abebo.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Centra statistika agentejo de Etiopio: nombroj de loĝantoj en ĉiuj urboj de Etiopio (angle). Arkivita el la originalo je 2007-11-24. Alirita 2012-01-08 .